https://www.duolingo.com/SariniLynn

Mi faris ĝin! (Nun rekomendu librojn al mi)

Mi finis la kurson post kvindek-kvin tagoj, kaj nun mi havas mian unuan strigon! Mi jam estas korespondanta kun aliuj ĉe diversaj retpaĝoj, mi trovis grupon kiu havas proksimajn kunvenojn, kaj mi provos ofte aŭskulti Esperantan Retradion (kaj pli ofte Evildea ĉe Youtube!). Tamen, mi ŝatus ankaŭ trovi kelkajn bonajn originalajn romanajn esperantajn. Ĉu vi havas rekomendojn ajn?

August 21, 2015

9 Comments


https://www.duolingo.com/amuzulo

Gratulon! Mi plej rekomendus Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias. :)

August 21, 2015

https://www.duolingo.com/catalina_marina

Certe. Tiu estas unu el la malmultaj originale esperantaj libroj, kiujn mi legis. Ĝi estas bonega rakonto.

August 21, 2015

https://www.duolingo.com/SariniLynn

Dankon al ambaŭ el vi. Mi serĉos ĝin!

(Nur ĉar ĝi interesas min, kaj eble vin: mi povis perfekte fari la nivelo A de la ekzamo ĉe lernu, sed mi malpravis pri 9 el 50 por nivelo B. Tio estas post lerni nur kun Duolingo (kaj iomete praktiko per korespondoj). Mi sciis neniom antaŭe. Tamen, mia arbo ankoraŭ ne estas tute ora. Mi esperas ke mi povos atingi sukceson kun la nivelo B post kiam mi origas ĝin...)

August 21, 2015

https://www.duolingo.com/Vanege

Mi malamas la ekzamenojn ĉe Lernu. Ili estas pli striktaj ol la lingvo mem vere estas.

August 21, 2015

https://www.duolingo.com/catalina_marina

Ĝi ne korektas tion kio ne estas malĝusta, ĉu?

Estis longa tempo antaŭ mi fakte trapasis la nivelon B. Mi klopodis trifoje, entute, sed nur post ĉeesti esperantan renkontiĝon, mi denove pensis ke mi verŝajne povus trapasi ĝin, kaj finfine sukcesis.

August 21, 2015

https://www.duolingo.com/jdenney99

Mi ĵus finis ĉi tiun libron kaj ŝategis ĝin. Dankon por via rekomendo!!

September 17, 2015

https://www.duolingo.com/vikungen

Mi rekomendas ĉi tiun interesan kaj amuzan libron: Rakontoj Prapatraj

August 22, 2015

https://www.duolingo.com/SariniLynn

Kiel amuza! Dankon, tio ankaŭ ŝajnas tre interesa, kaj mi amas... mirindajn librojn... kiuj estas skribitaj per la angla.

August 22, 2015

https://www.duolingo.com/vikungen

Ŝajne la ligilo malfunkcias, sed vi povas serĉi "rakontoj prapatraj pri nia lando antaŭ multaj jarcentoj" per Google.

August 22, 2015
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.