- Forum >
- Topic: Esperanto >
- "That is a song by my friend."
"That is a song by my friend."
Translation:Tio estas kanto fare de mia amiko.
8 Comments
298
La sistemo ne akceptas la absolute bonan respondon "Tio estas kanto de mia amiko" sed nur la malpli uzatan formon "fare de", kiu jes estas pli precize, sed precizigo nur estas bezonata, kiam estas risko de miskompreno. La frazo "tio estas kanto de mia amiko" estas jam absolute komprenebla, "fare" do estas tute superflua kaj sekve nur peziga kaj stile malbona! Mi fakte devas konstati gravajn mankojn en la kurso!
298
Kara mi faras kaj kaj: Mi jam multaj korektojn proponis, tamen nur je 10-ono ĝis nun ricevis pozitivan reagon. Mi tial kelkfoje – kiam temas pri precipe grava eraro de Duolingo – mian komenton ankaŭ al la diskuto-paĝo, tiel almenaŭ, tiuj, kiuj malcertiĝas vidante mian komenton komprenas, ke ili jes pravis, sed Duolingo eraras. Fakte tiuj misaj malkorektoj kaj forŝteloj de koroj ja tre malkuraĝigas lernantojn, precipe se temas pri naivaj personoj junaj, kiuj ankoraŭ fidas instruistojn kaj sistemojn, kaj simple ne komprenas la malperfekton de la sistemo. Kiam bona frazo estas markita kiel eraro, tio havas tre negativan efikon, ĉar la lernato mislernas! Tial tiuj eraroj devas tre urĝe korektiĝi. La ĉefproblemo estas, ke la sistemo uzas amase tradukadon en la testoj. Tradukado tamen estas la plej malfacila tasko en lingvolernado entute. Fakto estas, ke preskaŭ ĉiu esperantlingva frazo povas en preskaŭ dek manieroj esti tradukita al la angla kaj inverse la ebloj eĉ estas trioble pli grandaj, ĉar Esperanto estas ankoraŭ pli varia kaj riĉa ol la angla lingvo. La sekvo de tio estas, ke la sistemo enhavas nur proksimume trionen de la eblaj ĝustaj respondoj (kaj mi foje konstatis, ke mankis eĉ la plej evidentaj kaj ne iaj ekzotikaj solvoj) – al tio aldoniĝas krome etaj lingvaj eraroj de la kursfarantoj mem, tio tamen estas kompare al tiu datumara problemo neglektebla. Ankoraŭ pli malfacila estas la afero kun tajeraroj. (Tie eventuale povus helpi ĝenerala algoritmo, ke la sistemo akceptu respondon, kiam nur unu litero mankas aŭ estas erara aŭ kiam du literoj estas eraroj, sed la kvanto da literoj po vorto ĝustas. Tio tamen estas postula por programistoj, sed ebla.) Ĝenerale mi rekomendas, ke tradukaj ekzercoj estu malpli ol 10%. Tio altigus multe la kvaliton de la kurso.
298
Mi fakte al ili proponos ideon, kiel eblas solvi tiun tristigan problemon: Oni devus krei ĵokeran funkcion: Ĉiu uzanto posedu certan kvanton da ĵokeroj (mi diru po dek). Se oni do certas, ke sia solvo estas ĝusta, oni povas meti ĵokeron, tiam oni rericevas la perditan koron. Se poste la administrantoj akceptas la solvon kiel ĝusta, tiam tiu uzanto (simile al la lingotoj) rericevas sian ĵokeron. Tia sistemo evitigas, ke progresinta lernanto malsukcesu en testo kaj ne estu gradita al sia ĝusta nivelo kaj evitas la konstantan frustriĝon. Se tamen iu volas trukadi kaj efektive ne havas la solvon bonan, tiam post la deka provo ja perdas siajn ĵokerojn kaj tiel nur rehavas novajn ĵokerojn, kiam li proponis novajn ĝustajn solvojn. Memkopreneble tia aldono al la sistemo postulas iomete da programlaboro, sed la funkcio ja povas esti farita tre simile kiel la sistemo por la lingotoj. Do solvebla afero, eble estas bezonata iomete da tempo por realigi ĝin, sed mi forte esperas, ke tiun ideon tiel aŭ simile ili adoptos. Alternativo estus vere draste redukti tradukojn en la testoj, sed mi intertempe komprenas, ke tio metus la kreantojn en embarason, ĉar ilia metodo baziĝas ĉefe sur tradukado (kio fakte estas manko de la metodo laŭ mi …)