- Forum >
- Topic: Esperanto >
- "Kiu estas la marko de via aŭ…
15 Comments
Fantomius
2065
Oni uzas "kio" por eltrovi la difinon de la vorto "marko", dum oni uzas "kiu" por eltrovi la ekzakta speco de marko (kiam la difino de "marko" jam koniĝas).
Ekzemple:
- D: Kiu estas via nomo?
- R: Mia nomo estas Adamo.
kaj:
- D: Kio estas via nomo?
- R: Mia nomo estas vorto kion oni povas uzi por voki min.
Fantomius
2065
Parenteze, angla-parolantoj ofte uzas "what" kie la latinida-parolantoj uzas "which/cuál/quale/quelle" (ne "what/qué/che/que").
Ekzemple:
- Esperanto: Kiu estas via nomo?
- La angla: What is your name?
- La hispana: ¿Cuál es tu nombre? (prava)
- La hispana: ¿Qué es tu nombre? (malprava)
Kial ili uzas "kiu" anstataŭ "kio"? Ĉar la difino de "nomo" jam koniĝas, sed kiu nomo ne koniĝas.