"Tio estas necesa malbono."

Translation:That is a necessary evil.

September 16, 2015

8 Comments


https://www.duolingo.com/FredCapp

Klarigu, bonvole

September 16, 2015

https://www.duolingo.com/farl_

Dihidrogena monooksido, DHMO, estas necesa malbono. Ĉiuj, kiuj konsumas ĝin, iam mortas. Ĉiu dronado okazas en ĝi. Ĝi estas sengusta, senodora, kaj senkolora. Atletoj uzas ĝin por plibonigi siajn fizikajn kapablojn. Ĝi estas en sulfura acido kaj en etila alkoholo. Ĝi mutacias desoksiribonuklean acidon, malkonstruas proteinojn, kaj misordigas ĉelajn membranojn. Ĉiu suferanto de kancero iel konsumis ĝin iam en sia vivo. Kiu spiras ĝin, tiu mortas. Ni vere devas kontraŭleĝigi ĝin, sed se DHMO ne ekzistus, ankaŭ ne ekzistus vivo sur l'Tero. Sen ĝi, ni ĉiuj mortus, ĉar dihidrogena monooksido reale estas akvo!

November 29, 2016

https://www.duolingo.com/FredCapp

Malnova novaĵo, sed la unua fojo mi vidas ĝin Esperantigita.

November 29, 2016

https://www.duolingo.com/farl_

Mi ne tute certas pri mia traduko de "dihydrogen monoxide," sed surprizas min, ke tio ne jam estis tradukita Esperanten.

REDAKTO: Post kontrolo de PIV, mi lernis ke "dioksido" estas reala vorto, do "dihidogena" /devus/ ankaŭ esti ĝusti. Tial mi redaktis la originalan komenton.

November 30, 2016

https://www.duolingo.com/FredCapp

Laŭ la "English-Esperanto Chemical dictionary" (malgranda vortaro kun nur 56 paĝoj) via traduko de dihydrogen monoxide al dihidrogena monooksido tute ĝustas. Mi laŭdas vian kapablon kun la lingvo. kaj sentas min certa, ke via elekta nomo malĝustas, vi ne estas stultulo.

November 30, 2016

https://www.duolingo.com/farl_

Nu, antauxe gxi estis "duhidrogena monooksido" do oni povas dubi cxu mi ne 'stas stultulo... Oni povas esti scihava kaj spite de tio stulta en agadoj.

November 30, 2016

https://www.duolingo.com/FredCapp

Laŭ la vortareto: Di~, (in names of compounds) di~ (diklorido) (See also Bi~ and Bis~); (otherwise) du~ (Duatoma, duvalenta)

Mia kompreneco: Di~ estas ĝusta. Vi rekonis la eraron kaj riparis ĝin. Necesas inteligencon por fari tion.

November 30, 2016

https://www.duolingo.com/PurpleHuedMagPie

"Necesa Malbona: la Tabla Ludo"

Ludu hodiaŭ! :D

("Necessary Evil" vere estas tabla ludo. Vi estas (eble) malbona forthomo kaj la malamikoj estas ne-homoj)

December 13, 2017
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.