https://www.duolingo.com/amuzulo

AMA with Jonny M (Raggae singer) here

  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 5
  • 3
  • 2

The AMA is now over... thanks everyone for attending!

Mi estas Jonny M, juna regeo-kantisto el Kolonjo (Germanio). Mi eklernis Esperanton en 2010. Tri jaroj poste mia unua albumo Regestilo estis publikigita kaj per helpo de bonaj amikoj mi havis koncertojn tra la tuta mondo, inter alie Japanio, Brazilo kaj Slovakio. Nuntempe mi komencas la produktadon de nova albumo.

I'm Jonny M, a young reggae singer from Cologne (Germany). I started to learn Esperanto in 2010. Three years later, my first album Regestilo [reggae style] was published and close friends helped me to give concerts all over the world, including Japan, Brazil and Slovakia. Right now im beginning the production of a new album.

Accepting questions in: English, Esperanto, German and Spanish

Also, check out his great music video, Dankon.

AMA schedule

3 years ago

50 Comments
This discussion is locked.


https://www.duolingo.com/Novantico
  • 12
  • 7
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3

Hey, I've surprisingly been able to think of several questions. Probably too many, so uh...just pick whatever works for you I guess, lol.

FIRST: One highly important question: Would you rather fight 1 Zamenhof sized duck, or 100 duck sized Zamenhofs?

I'm one of the people who bought and (generally) enjoyed Regestilo, and so I've been wondering:

  1. If I may ask, how well has the album sold?

  2. Have you been actively working on anything new lately?

  3. Eternan Lumon is my favorite song on the album, not counting Dankon as that's like when everyone's favorite song is the one that's on the radio...though I love that too. It's a bit on the short side, which is a shame because I loved the Hip Hop/Rap aspect of it.

    • Was it a difficult song to right, as it was a bit more lyrical and had to have a different sound than some of the other songs?
    • Was it something that you were really into the idea of, or just something you kind of wanted to try?
    • Most importantly, is there any chance of similar songs from you? I'd probably buy them with little to no hesitation.
  4. How is your music recorded? Do you go to a proper studio or some sort somewhere, or home-produce? How is the music itself made?

  5. How long have you been speaking Esperanto and how fluent were you when you started writing songs?

  6. Who are your favorite artists, in Esperanto general music as a whole? Favorite genres?

  7. How many people have been tripped up by the idea of a white dude w/ dreads who sings/raps Reggae in Esperanto?

  8. Speaking of, what's the background story on the hair?

  9. Aside from your reggae affairs, what other hobbies or activities do you enjoy?

Well, I think I've asked enough for a few people. I've got y'all covered ;)

Dankegon pro la muziko!

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Hey King Spartacus! I will answer all your questions, but in case you have further ones, maybe it would be better to put them into its own comments for better overview? ;)

  1. Of the album "Regestilo"? It has sold well and as far as i know (Im not the publisher, that's Vinilkosmo) the costs had been compensated. But my newest german album (from 2014) unfortunally is still in the red.
  2. Yes, right now im working on a new esperanto album! :)
  3. No, actually it was as same as easy/difficult as other songs. I've choosen that beat because i thought it will fit well to the style of Tone. If i find a similar beat, i could consider making a likewise style. ;)
  4. I've recorded all the songs in my home studio, but its mixed & mastered in a professional one. Actually im thinking about making everything in a professional studio for the next production, but we will see.
  5. Im speaking esperanto since 2010/2011 and actually i was still learning it while writing the first song.. ;P
  6. Genres.. nearly everything. Of course reggae, but rock, folk, ska, metal, techno, dub, drum'n'bass etc. too. Favourite bands/singers: Bob Marley, Rammstein, Binärpilot, Gorillaz, Nirvana, ... to be continued.
  7. Nearly every non-esperantist! :D
  8. Well i love Dreadlocks... For me, its a mix of Rasta style, Metal style, germanic tribe-style and Son Goku...
  9. Im working as a web designer, so im into computer science. Furthermore, im interested in buddhism, skateboarding, everything that has to do with music, learning languages, lucid dreaming, .. I have many hobbies!
3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Ah, by the way: News about the work in progess-album you're getting here: www.jonny-m.org/nova/

3 years ago

https://www.duolingo.com/Novantico
  • 12
  • 7
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3

Dankon. Mi ne vere havas la tempon nun (ĉar mi estas ĉe mia laboro). Mi nur havas sufiĉe tempo por paroli kun vi ĉi tie. Mi certe rigardos poste!

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Okej bone!

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Hello Folks! Im availible now to answer all your questions. And because every first-level-post has to be a question- Are you ready?? ;)

Saluton Samideanoj! Mi atingeblas nun por respondi ĉiujn viajn demandojn. Kaj ĉar ĉiu unua-nivelo-fadeno devas esti demando- Ĉu vi pretas?? ;)

3 years ago

https://www.duolingo.com/yarjka
  • 15
  • 11
  • 10
  • 9
  • 7
  • 7
  • 6
  • 6
  • 4
  • 3
  • 3

I love that it says your Esperanto is at Level 6 :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Hahaha! Yeah but that's because i learnt esperanto before and i just added esperanto to Duolingo to check out the course. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/RuthKC
  • 20
  • 14
  • 12
  • 11
  • 8
  • 6
  • 4
  • 3

Kial vi decidis lerni Esperanton, kaj kiel vi lernis gxin?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Saluton Ruth! Mi lernis esperanton ĉar mi ŝatis la ideon de neŭtrala kaj facila lingvo kaj plue mi serĉis artajn (ne nepre artefaritajn) lingvojn por verki muzikon en ĝi!

3 years ago

https://www.duolingo.com/otsogutxi
  • 25
  • 25
  • 25
  • 22
  • 16
  • 12
  • 9
  • 8
  • 7
  • 5
  • 5

Do you feel that singing your music in Esperanto helps you to connect to your audience more?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Saluton Alec! Yeah, on esperanto concerts there is a very special atmosphere! You always have that international flair that makes it always a nice experience and i have the impression that many esperantists understand my music and my message better than any national audience would do. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Kiujn kantojn esperantlingvajn vi plej ŝatas? Kaj kiun kanton el viaj propraj kantoj vi plej ŝatas? :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Mi eklernis esperanton inter alie por la kanto "adiaŭ birdeto mia" de la grupo "kaj tiel plu". Ĝi estas ege bela kanto. Plue, mi persone ŝatas la muzikon de JoMo, Dolĉamar, Tone, Amindaj... Kaj mi multe respektas ĉiujn aliajn esperantogrupojn kaj kantistojn, vere kun ĉiuj mi havas bonan rilaton kaj ili estas afablaj, interesaj homoj. Mi kompreneble ŝatas "dankon", jam kiam mi skribis ĝin mi ĉiam havis la melodion en mia kapo... Plue mi ŝatas "Eternan lumon", "internacia amo", "hodiaŭ" kaj la novajn kantojn, kiuj estos en la venonta KD!

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Dankon pro la bona respondo! Ĉu internacia amo kaj hodiaŭ troveblas ĉe Youtube? Se ĝi ne estas tie, ĉu eblas alŝuti ĝin al Youtube? Laŭ mi, Youtube estas bona ejo por reklami sin kaj ankaŭ unu el la plej popularaj lokoj por aŭskulti kantojn do gravas havi siajn kantojn tie :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Ili ne estas en jutub' bedaŭrinde kaj mi ne rajtas aldoni ilin pro kontraktoj kun la eldonejo. Sed pro tiu ĉi perdo de rajtoj de mia propra muziko, mi pripensas publikigi la venontan albumon sen eldonejo...

Almenaŭ vi povas provaŭskulti ĉi tie: http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205/1-regestilo-206/15-internacia-amo-1173-detail.html

http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/jonny-m-205/1-regestilo-206/05-hodia365-1163-detail.html

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Dankon pro la ligiloj.

Sed ho! Ne rajti alŝuti siajn proprajn al Youtube estas granda perdo laŭ mi :/ kaj granda perdo por viaj ŝatantoj/fanoj

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Nu, tio kutimas en la nuna muzikindustrio. ;) Oni donas la rajtojn al eldonejo kaj organizo de muzikrajtoj de via lando. En skandinavaj landoj eble ankoraŭ pli bonas ol en aliaj landoj, mi ne scias precipe pri tio...

Sed pri la venonta albumo, mi certe konservos la rajtojn!

3 years ago

https://www.duolingo.com/paulosilasEo

Antaŭ ol, aŭ dum, vi anoncis la produktadon de nova albumo, vi publikigis enketon pri E-muziko. La enketo esploris, interalie, kiuj estas la ŝatataj muzikĝenroj de la esperantistaro. Kial vi volis scii la opinion de la esperantistoj kaj ĉu la rezulto de la enketo estus povinta influi vian novan albumon?

amike el Brazilo PS.: mi ŝategas vian kanton "Dankon". :-)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Saluton Paulo! Fakte mia nova albumo ne estos influata de la enketo, ĝi estos pli malpli la sama stilo kiel "regestilo"- nur en pli bona kvalito (oni ĉiam pliboniĝas). La enketo fakte estis por scii ĉu estos sufiĉe da intereso en esperantaj filmoj por eblaj venontaj projektoj en tiu direkto... ;)

3 years ago

https://www.duolingo.com/Sensorfire

Saluton, Jonny M!

Is writing and singing in Esperanto a different experience than in German or English? Do you feel like you get a more diverse audience than people who sing in non-constructed languages? Do you plan to keep on writing music in Esperanto exclusively?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Hey Sensorfire! Actually the singing and writing in esperanto to me feels the same as in any non-native language, like english or spanish. But i feel a difference on shows, because the people are getting crazy when i start to sing. I never had that experience in any other language. :) Actually, im already making music in other languages, mainly german. But until now, it was balanced 50/50 and im considering to use my energy more for esperanto stuff. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Kiam venos nova kanto? :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Puh, bona demando... Mi laboras diligente nun por nova albumo kaj kiam ĝi preskaŭ pretas, mi certe alŝutos videon aŭ similan... Mi jam kantis novajn kantojn en la koncertoj dum la somero. :) Bedaŭrinde, mi neniam estis en norvegio.. Ĉu vi kelkfoje vizitas renkontiĝojn?

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Bone, mi ofte kontrolas Youtube por novaj kantoj de vi :) Mi mem neniam vizitis renkontiĝojn ĉar ne estas multe da ili ĉi tie, kie mi loĝas, se mi esperantistiĝis unu jaron pli frue mi povus iri al la landa renkontiĝo, kiam ĝi estis en mia urbo.

Do mi volas iri al renkontiĝoj se okazos renkontiĝo proksime al kie mi loĝas. De temp' al temp' mi ja renkontas aliajn esperanto-parolantajn amikojn ekster renkontiĝoj.

Mi ankaŭ legas vian blogon, ĉu vi afiŝos novajn ĝisdatigojn tie, kaj ĉu vi trovis korektiston?

Parenteze, mi bonvenas vin veni ĉi tien al Norvegio :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Jes, mi pardonpetas ke ne venis multe en la lasta tempo... :( Mi havis multajn koncertojn en tiu ĉi somero kaj pro tio ne havis tempon krei novajn kantojn aŭ verki videojn... Sed nun mi komencas multe krei denove!

jes, mi afiŝos novaĵojn tie, sed ne tro ofte por ne ĝeni homojn. Mi trovis korektiston kaj jam ni pritraktis tri novajn kantojn.

Kiam mi vizitos norvegion unuan fojon, espereble ni renkontiĝos... Ni vidu. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Bone aŭdi ke ĉio estas en ordo!

Kiam mi vizitos norvegion unuan fojon, espereble ni renkontiĝos... Ni vidu. :)

Ankaŭ mi esperas tion :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/yarjka
  • 15
  • 11
  • 10
  • 9
  • 7
  • 7
  • 6
  • 6
  • 4
  • 3
  • 3

How much do you speak Esperanto on a daily basis? Did you know anybody who spoke Esperanto before you began learning it?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Hello Yarjka! Im using esperanto daily, chatting with my friends. But im not talking it so often, usually just on esperanto meetings or when i meet some esperanto friends in cologne. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/traevoli
  • 20
  • 13
  • 13

Foje Esperantistoj plendas ke kantoj, poemoj, rakontoj, ktp, kiuj temas pri Esperanto malfortigas nian kulturon. Tamen via kanto "Dankon" estas treege populara. Kelkaj nomas ĝin sia plej ŝatata kanto en Esperanto. Kion vi opinias pri tio?

Alia tre konata kanto pri E-o estas "La Espero". Foje oni plendas ke ĝia soldateca marŝanta ritmo estas iom kontraŭdira al la temo. Ĉu vi iam konsiderus fari regean version?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Mi ne pensas, ke ĝi malfortigus la esperantan kulturon. Laŭ mi, gravas ke ekzistas ankaŭ kantoj kaj poemoj pri aliaj temoj! Se ekzemple mi faras kanton pri amo, kritiko pri milito kaj.. ni diru.. bieron ekzemple. Kial ne ankaŭ fari kanton pri esperanto/la movado? Sed gravas, ke ne ekzistas NUR pri ĝi, tio enuus min...

Nu, "La espero" estas himno. Kaj plej multaj himnoj fakte havas soldatecan ritmon... tio preskaŭ kutimas. Eble oni pripensu ĉu oni vere kantu ĝin tiel ofte dum iuj plenkreskaj renkontiĝoj, ĉar certe ĝi montras bataleman flankon de esperantistoj. Ĝi certe ne plu funkcios ĉe la junularo pro malmodernerco.

Mi iam pripensis uzi na "la espero" en komenco de kanto, sed kiel humura ludeto... Sed seriozan regean version mi ne povas imagi... ;)

3 years ago

https://www.duolingo.com/demigod1945

Kial vi kantas Esperante? Ĉu Esperanto ŝanĝis vian vivon? Kiel? Mi dankas vin, pro viaj bonegkantoj! Via muziko estas tre mirinda!

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Saluton Demigod! :) En 2010 mi serĉis pri pliajn lingvojn mi povus fari kantojn. Mi eksciis pri esperanto, ŝatis ankaŭ la fontan ideon kaj kulturon de ĝi kaj komencis fari kantojn en ĝi. Ili iĝis sukceso kaj mi ekpreparis la unuan albumon... kaj tiel ĝi komencis!

3 years ago

https://www.duolingo.com/demigod1945

Nu, mi diras ke sukceso estas maltroigo. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

hehehe, ne troigu.. ;)

3 years ago

https://www.duolingo.com/PrincessOctopuss

-Do you remember who was the most beautiful fan of you? :D -Do you have an esperanto meeting in your plans, soon?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Hello PrincessOctopuss! Of course my girlfriend. ;) But also my other fans look very happy when i sing for them, and happy people are beautiful, too... :) My next show is planed for March in Indonesia for the "Trilanda esperantorenkontiĝo", the esperanto meeting of Australia, Indonesia and New Zealand!

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Will you be teaming up with Evildea there, making a video for his channel or something similar? :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Everything could happen... ;) I already had a chat with him and we have some similar ideas for the future. But nothing to make public yet- sadly!

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Oh, now I feel as if you're planning something big!

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Well, im not sure, how close we will work together, but i think Evildea and me work hard to make Esperanto "awesome" for younger people and create internet/media content for young students. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/vikungen

Yes, that is exactly my thoughts as well, you are big proponers for bringing Esperanto to the youth and making it cool. Thank you, and I hope to see you on Evildea's channel one day :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/Novantico
  • 12
  • 7
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3

Ŭaŭ! Dankon pro la bonegaj respondoj!. Mi havas pli da demandoj, se tiu estas bone (mi skribos en la angla, ĉar ĝi estas pli facila por min, sed vi povas respondi en Eo se vi volas).

I'll put the number before each thing I'm responding to, which I hope will be easier for you.

  1. Sweet!

  2. Gotcha. Yeah, that would be pretty cool, and you chose well for that song.

  3. Nice. What was your first song? How well could you speak it were you when you wrote it?

  4. I know all of those names except Binärpilot. Good taste.

  5. If that's not the best combination of reasons to do something, I don't know what is. Especially DBZ. I think I'll just use those as justification for everything I do now :P

  6. Nice batch. I've come in and out of reading about Buddhism. It's interesting stuff. How well is the lucid dreaming working out for you?


New question:

I'm not sure if anyone else has asked part of this yet, but:

What languages are you learning/have learned (aside from English amp; Eo), and what do you want to learn? What's your method for learning? (Resources, style, etc)

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic
  1. En kiu lingvo? Esperanto aŭ germana? ;) Mi faras germanan muzikon jam de 2006...
  2. Se vi ŝatas "binary music", nepre vidu! Se vi ne ŝatas elektronikan, tiam verŝajne ne via gusto.
  3. Phahahahha :)
  4. Jes, mi ege interesiĝas pri budismo kaj ĝi helpegis min en mia vivo. lucidajn sonĝojn mi havis ĉirkaŭ 10, pli malpli "klarajn". Fine, ĝi bone funkciis sed intertempe mi ne plu havis tempon praktiki ĝin.

Nova demando: Mi ege volas lerni la hispanan. Krome, mi interesiĝas pri preskaŭ ĉiujn aliajn lingvojn... La polan, la rusan, la francan, ĉinan, ... Bedaŭrinde oni ne havas tempon por lerni ĉiujn samtempe. ;) Mi lernas per Duolingo, per aŭskulti muzikon, vidi filmojn kaj parolado/retbabilado. Plej malfacilas la daŭrado de lernado.. do daŭre kaj kiel kutimo lerni...

3 years ago

https://www.duolingo.com/Novantico
  • 12
  • 7
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3
  1. haha, kompreneble mi ne feliĉas pri la germanaj problemoj. Mi ne komprenas la germana, malbonŝance.

  2. Mi pensas ke mi ne scias, kio estas "binary" muziko.

  3. Mi supozas ke vi signifas, ke vi sciis kiel 7 vortojn? haha.

  4. Ĉu vi ŝategas budismo ĉar "meditation", aŭ pro aliaj kialoj? Kiel malfacila estas lucidaj sonĝoj? Mi aŭdis ke vi povas uzi lucidaj sonĝoj por plibonigi vian vivon. Kion vi pensas? Aŭ ĉu vi nur flugi ĉie? haha.

Kial vi volas lerni la hispanan tiel multe? Vi pravas, tro multaj lingvoj lerni, tro malmulte da tempo! Kaj mi konsentas kun vi pri la malfacila de lernado. Eĉ kun unu de la plej facilaj lingvoj en la mondo (Eo, of course), mi perdis mian motivitecon ofta :(

ĉu vi kantos en Usono? Espere ne tro malproksime de Filadelfio. Vi verŝajne ĉi tie multaj tempoj, sed mi ne povas iri al aliaj lokoj tre ofta.

Mi ne volas demandi vin, tro multaj da demandoj, do mi haltos, mi pensas. Dankon denove, vi tre mojosas. Eble mi povas renkonti vin en la estonto!

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic
  1. Do la unua esperanta kanto estis "en somero" :) Ĝi rapide iĝis sufiĉe konata por fremdaj homoj invitis min koncerti en renkontiĝoj antaŭ mi ankoraŭ ne bone regis esperanton. :D
  2. Eble vi ne ŝatos, sed provu ekzemple: https://www.youtube.com/watch?v=kOKI0nBn3nM
  3. Pri kion temis tio? :o
  4. Budismo helpis min iĝi pli balancita kaj feliĉa kaj ne plu tiel pensi egoisme... Ĉu lucidaj sonĝoj estas facilaj aŭ ne dependas multe... kelkaj homoj bezonas jaron, aliaj nur tagojn. Mi bezonis eble du aŭ tri semajnojn... Kaj ĉio eblas! ;) flugi... sperti... eĉ amumi (atentu, vi rapide vekiĝas ;) ) Mi jam ŝatis la sonon de la hispana ekde mi estis infano. Jes, pri esperanto certe tenu la motivadon kaj UZU ĝin kaj post vi lernis ĝin, vi pensas "ŭaŭ, tio funkciis fakte rapide" :P Fakte mi NENIAM estis en usono aŭ nordamerika kontinento. :( Estas unu el miaj celoj, sed espereble oni ne malpermesas enigi usonon pro mia kritiko kontraŭ la usona registaro, haha (ŝerco) Certe vi rajtas demandi pluajn demandojn! Sed eble unu demando po komento, do aliaj povas sekvi pli facile (So other people can follow our conversation more easily). -Oh, when it comes to "Easily", red hot chili peppers are brilliant, too. ;)
3 years ago

https://www.duolingo.com/RuthKC
  • 20
  • 14
  • 12
  • 11
  • 8
  • 6
  • 4
  • 3

Which languages do you sing in, besides Esperanto? En kiuj lingvoj vi kantas, krom Esperanto?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

Mostly, im singing in german too. But i already made songs in english, spanish and another artificial language, too. :) Plejparte, mi ankaŭ kantas en la germana. Sed mi jam faris kantojn en la angla, hispana kaj alia artefarita lingvo. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/mizinamo
  • 20
  • 17
  • 16
  • 14
  • 14
  • 14
  • 13
  • 11
  • 10
  • 10
  • 9
  • 8
  • 8
  • 7
  • 6
  • 6
  • 4
  • 4
  • 4
  • 3
  • 2

Kiu alia artefarita lingvo?

3 years ago

https://www.duolingo.com/JonnyMmusic

En 2012, mi faris kanton en la nova artefarita lingvo "Lingwa de Planeta": https://www.youtube.com/watch?v=x2REvF5nDzc

Fakte, mi ŝatus iam fari muzikon en Toki Pona kaj la klingona... ;)

3 years ago
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.