1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. More Duolingo learners than W…

https://www.duolingo.com/profile/amuzulo

More Duolingo learners than Wikipedia articles!

Amuza fakto: Estas nun pli da homoj (225.000!), kiuj lernas Esperanton per Duolingo ol artikoloj (223.000!) en la Esperanta Vikipedio! Ĉi tiu komunumo nekredeblas... :) :)

Fun fact: There are now more people (225,000!) learning Esperanto on Duolingo than there are articles (223,000!) in the Esperanto Wikipedia! This community is incredible... :) :)

December 16, 2015

13 Comments


https://www.duolingo.com/profile/truelefty

Wow, tio estas vere nekredebla. La esperanta teamo faris bonegegan laboron, vere


https://www.duolingo.com/profile/mizinamo

Mi iom dubas vian uzon de la nuntempo "lernas Esperanton per Duolingo"...

Pli precize certe estus "225'000 homoj kiuj iam komencis lerni Esperanton".

Kiom da ili progresis pli ol, ni diru, kvin lecionaroj? Kaj kiom da ili estis aktivaj dum la lastaj 30 tagoj?

Sed ĉiuokaze, estas interesa statistiko.


https://www.duolingo.com/profile/jal

Dankon Chuck! Mi volus scii kiom da lernantoj jam finis la arbon por Esperanto, kaj kiom da aktiva lernantoj estas? Ĉi vi scias?


https://www.duolingo.com/profile/DJ_Kunar

Krome memoru, kiom multaj Vikipedio-artikoloj estis kreitaj robote - kaj eble neniam prilaboritaj de iu homa estaĵo.


https://www.duolingo.com/profile/Vanege

Do, kiom? Mi ŝatus havi nombrojn pri tiu fenomeno.
Laŭ miaj konoj, tradukaĵoj fare de robotoj estas kontrolitaj antaŭ publikado.


https://www.duolingo.com/profile/DJ_Kunar

Kiam tio okazis, mi kreis paĝon por informi, kiel oni povas facile vidi la trompadon. https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Kunar/kvalito Ĝi ne plu estas ĝisdata.


https://www.duolingo.com/profile/Ontalor

Mi tre dubas ke ili aperigus artikolojn, kiujn estas tradiktajn per komputilo sen kontroli ilin. Tio kreus terurajn tradukojn.

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.