- Forum >
- Topic: Esperanto >
- Afero amuza, ke iĝis hodiaŭ.
Afero amuza, ke iĝis hodiaŭ.
Mi kaj mia amiko frenezeta estis parolanta pri nenio (ĉar tio estas kio amikoj faras :þ) kaj mi diris al li io pri Esperanto. Li respondis "Isn't esperanto the Spanish word for Spanish" (Ĉu "Esperanto" ne estas la hispana vorto por "La hispana") kompreneble en la angla ĉar li ne parolas Esperanton. Mia mano batis mian vizaĝon pro tiu idiota deklaro :)
(Tio estas mia unua fojo, ke mi skribas ion en Esperanto, se mi skribas kun eraroj diru al mi!)
7 Comments
Tre amuza rakonteto.
Mi kaj mia amiko frenezeta parolis ("estis parolanta" bonas, sed estas neutile tro preciza) pri nenio (ĉar tio estas kion amikoj faras :þ) kaj mi diris al li ion (komprenu: mi diris ion al li) pri Esperanto. Li respondis "Isn't esperanto the Spanish word for Spanish" (Ĉu "Esperanto" ne estas la hispana vorto por "La hispana") kompreneble en la angla ĉar li ne parolas Esperanton. Mia mano frapis ("bati" estas tro forta) mian vizaĝon (mi skribus "Mi frapis mian vizaĝon per mia mano") pro tiu stulta deklaro (idiota estas tro forta laŭ mi, vidu la difinon de "idioto")_ :)
Entute via teksto estas bona, kaj mi havis nenian problemon kompreni ĝin.