1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. New to Esperanto

https://www.duolingo.com/profile/hackneyduo1510

New to Esperanto

It seems to be the case in Esperanto that if a noun changes from subject to object, you add an "n" to the end (akvo - akvon; kafo - kafon etc.). Is this always the case? Thanks!

Update 11 01 15 - Thanks so much for all the help!

January 6, 2016

12 Comments


https://www.duolingo.com/profile/Taloua

Yes, except when it is an object of a preposition, for example en la ĝardeno, or if the verb used in the sentence is intransitive like farigxi/esti...


https://www.duolingo.com/profile/RudolfFischer

"-us is the conditional conjugation, and lernu.net also defines the -N ending as akuzativo. we'll have to agree to disagree i guess"

En lernu.net estas multaj fuŝuloj, tial mi ne ofertas mian Esperanto-kurson tie. Sed mi konfesas, ke ekzistas ankaŭ spertuloj, kiuj parolas pri "akuzativo". Do, mi estas profeto en la dezerto ;-) kaj ni povas trankvile fini tiun ĉi temon. Kiel oni priskribas gramatikon, iom dependas ankaŭ de la propra prefero.

Pri la verbformo "-us" tamen, simple priskribe laŭ elĉerpo el konciza gramatiko skribita de mi:

Ĝi esprimas

  • necertecon: "Kiam mi revenos? Mi dirus: je la 22a horo." - "La distancon mi taksus je 10 kilometroj."

  • ĝentilecon: "Mi ŝatus havi tason da teo. Ĉu vi povus doni unu al mi?"

  • nerealecon: "Mi neniam farus tion." - "Tiu solvo estus tute malĝusta."

  • kondiĉon: "Se mi havus monon, mi pruntedonus iom al vi." - "Se hieraŭ ne pluvus, mi venus."

La lasta ekzemplo montras, ke "us" indikas neniun tempon. Tial ĝi ne estas tenso kiel -as, -is- -os, sed verbformo. Eblus, sed estus malelegante: "Se hieraŭ ne estus pluvante/pluvinte, mi estus venanta/veninta." aŭ en ne-oficiala Esperanto: "Se hieraŭ ne pluvantus/pluvintus, mi venantus/venintus." Sed mia supra ekzemplo estas pli simpla kaj tamen sufiĉe klara.


https://www.duolingo.com/profile/jkirby101

yeah what taloua said ^_^, it's called the accusative case if you were interested in doing more research about it


https://www.duolingo.com/profile/RudolfFischer

Pli trafe "objekta kazo" ĉar neniu "akuzas", kaj foje ĝi staras ankaŭ por dativo (de aliaj lingvoj):

Mi dankas al vi = Mi dankas vin


https://www.duolingo.com/profile/jkirby101

Dative refers to indirect objects, and accusative case isn't incorrect but objective case works too if you prefer that terminology.


https://www.duolingo.com/profile/Adam9812

Esperanto lacks a separate dative case and instead uses a preposition, contrasted with German and most slavic languages. I think accusative is the best word since "objective case" implies that prepositions also use it (like in english)


https://www.duolingo.com/profile/RudolfFischer

Esperanto estas aŭtonoma lingvo, kaj tial oni bezonas ankaŭ alian priskribon por ĝia gramatiko ol por etnaj lingvoj.

Esperanto havas nur du kazojn, nome

  • la bazan kazon (sen markilo)

  • la objektan kazon kun markilo -n

Post prepozicioj sekvas la baza kazo.

Tio estas ĉio pri kazoj en Esperanto. Ĉu plorinde aŭ ĝojinde?

Kiam fakte prepozicia esprimo staras en pozicio de objekto, tiam ne necesas markilo, ĉar la prepozicio jam indikas, ke tiu esprimo ne povas esti la subjekto. Do, "kompreneble" en Esperanto ne ekzistas apartaj kazoj post prepozicio aŭ "prepozitivo" aŭ io alia tia.

Se oni priskribas la gramatikon de Esperanto ne-aŭtonome, nome kiel strange simpligitan gramatikon de iu etna lingvo, tiam Esperanto impresas kiel stranga lingvo.

Ĝi tute ne estas, ĝi estas laŭ-regula kaj (relative) simpla. La aliaj lingvoj ne estas tiaj. Tial la priskribo de la gramatiko de Esperanto laŭ ekzemple tiu de la latina lingvo ne estas adekvata kaj donas malĝustan impreson.


https://www.duolingo.com/profile/jkirby101

It's grammar isn't unique at all so no you don't need to name something new for it because the function is still the same.


https://www.duolingo.com/profile/RudolfFischer

"It's grammar isn't unique at all so no you don't need to name something new for it because the function is still the same."

Mi volis diri ĝuste la kontraŭon: La "akuzativo" ("akuza kazo": idiotismo en si) de Esperanto ampleksas funkciojn, por kiuj aliaj lingvoj havas dativon, akuzativon, prepozician esprimon kaj aliajn funkciojn. Por atentigi ali-lingvanon, ke la akuzativo, kiun li konas en sia gepatra lingvo, ne estas la sama kiel tiu de Esperanto, estas senc-have, uzi alian gramatikan fakvorton.

Same ne ĉiu "e-vorto" en Esperanto estas "adverbo" en aliaj lingvoj; la verbformo "-us" de Esperanto ne estas identa kun "konjunktivo" de aliaj lingvoj, ktp.

En Esperanto-kurso mi komence donas al la kursanoj ideon pri gramatika kategorio en Esperanto nomante similan en ties gepatra lingvo, sed tuj atentigante, ke la funkcio de la Esperanta kategorio tamen estas nur parte la sama.


https://www.duolingo.com/profile/jkirby101

-us is the conditional conjugation, and lernu.net also defines the -N ending as akuzativo. we'll have to agree to disagree i guess


https://www.duolingo.com/profile/BastouXII

For direct objects, yes. These are the ones used without prepositions. And not with state verbs, like esti (to be).


https://www.duolingo.com/profile/RudolfFischer

En Esperanto ĉiaj objektoj povas esti esprimataj divers-maniere, ekzemple per prepozicio:

"Mi kredas vin" = "Mi kredas al vi." - "Mi dubas tion" = "Mi dubas pri tio." "Mi respondas al la demando" = "Mi respondas la demandon." ktp.

Estas nur unu regulo, nome, ke en frazoj kun pli ol unu objekto nur unu el ili rajtas ricevi la markilon -n, la alia(j) estu prepozicia esprimo aŭ malĉefa frazo:

Malĝuste: *"Mi montras la turiston la vojon."

Ĝuste: "Mi montras al la turisto la vojon."

"Mi petas pardonon al la amiko." = "Mi petas la amikon pri pardono" = "Mi petas la amikon, ke li pardonu min."

"Pardonu al mi mian fi-agon" = "Pardonu min, ke mi fi-agis" = "Pardonu min pro mia fi-ago"

Ofte estas multaj ebloj en Esperanto, esprimi la samajn aferojn per diversaj strukturoj de la frazo. Tial Esperanto estas tre fleksiĝema.

Ne havas sencon multe cerbumi, kio en la supraj frazoj estas la rekta objekto kaj kio la nerekta.

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.