https://www.duolingo.com/amuzulo

Instruado per Duolingo en Slovenio

  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 5
  • 3
  • 2

Here's a really interesting text from the International Pedagogical Magazine about using Duolingo to teach Esperanto in Slovenia with the intent to improve the students' English. Note that this text was not written for beginners, so this is practice with a real text written for Esperanto teachers. If you have any questions about anything, feel free to ask in the comments. Enjoy!

Instruado per Duolingo en Slovenio

Mi estas instruisto kaj ekde septembro mi donas kurson pri Esperanto en mia bazlernejo en Koper (Slovenujo). Mi instruas Esperanton al dudek lernantoj, kiuj estas dek unu jarojn aĝaj, per tabuleto uzante la programon „Duolingo”.

Jen la retpaĝo de Duolingo: https://www.duolingo.com/

Mi instruas Esperanton ĉiusemajne unu horon kaj ĉiun semajnon mi havas pli da lernantoj. La lernantoj estas tre motivitaj, ĉar ili uzas tabuletojn kaj konkurencas unu kun la alia (Duolingo ebligas, ke la lernantoj iĝu amikoj inter si kaj la lernantoj povas vidi, kiom da poentoj gajnas iliaj amikoj. Ankaŭ mi faris konkuradon por la lernantoj kaj la ses plej diligentaj lernantoj ricevos libron de fabeloj en Esperanto. La donanto estas la Slovena Esperanto-Ligo.

Kiaj estas la profitoj lerni Esperanton uzante la anglan lingvon? (oni povas lerni E-on ĉe Duolingo nur uzante la anglan) La gepatra lingvo de la plejmulto de la lernantoj estas la slovena lingvo. La lernantoj uzante la programon „Duolingo” devas pensi en tri malsimilaj lingvoj samtempe kaj pro tio ilia cerbo devas ekfunkcii rapidege... La lernantoj nun komprenas pli bone la anglan ol antaŭe. La lernantoj eklernis la anglan lingvon sepjaraĝaj, sed la plejmulto de la lernantoj lernas ĝin parkere, ne komprenante bone, kiel la angla lingvo funkcias. Uzante la vojon Duolingo, mi asertas, ke uzante Esperanton kiel regulan lingvon, ili pli bone komprenas, kiel funkcias la angla lingvo kaj samtempe ili lernas Esperanton.

La lernantoj lernas tute solaj. Ili devas solaj kompreni la regulojn. Mi helpas al ili nur, se ili petas min. Do cerboj funkcias tre rapide... Laŭdinda afero estas ankaŭ, ke la studentoj venas dek ĝis kvindek minutojn antaŭ la komenco de la kurso, helpas min prepari ĉion, kaj komencas lerni solaj antaŭ la komenco de la kurso, kaj kiam la kurso finiĝas, ili ne volas iri hejmen. Mi aŭdis ilin priparoli irante hejmen: „Pluvas, mi ludos Esperanton per mia tablojdo hejme unu horon”. Rimarkinde estas, ke la lernantoj ludas uzante Duolingo por lerni Esperanton. Duolingo ebligas al mi kiel instruisto, ke mi povas vidi, kiom ili lernis hejme. Surpriza afero estas, ke pli ol duono de la lernantoj lernas Esperanton sola hejme laŭ sia propra volo. Do ili pensas, ke ili ne lernas malinteresan fremdan lingvon, sed ke ili ludas per nova ludilo.

Ili ludante lernas. Kia bela afero!

Peter GRBEC (Slovenio)

Republished with permission from Internacia Pedagogia Revuo (2015/04)

January 10, 2016

7 Comments


https://www.duolingo.com/aleksescomu
  • 13
  • 12
  • 12
  • 11
  • 10
  • 8
  • 7
  • 6
  • 4
  • 3
  • 2

Hehe! Tre interese! Estas vere amuza afero ke infanoj plulernas hejme, certe Duolingo kaj Esperanto iĝas bona lud-kombino. Mi lernis Esperanton kvazaŭ ludado. Vere agrabla lernado dum 6 monatoj... kiaj rememoroj :D Tiu ĉi artikolo do iel rilatas al la TEDtalk-a prelego Learn Esperanto First https://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg

January 10, 2016

https://www.duolingo.com/flootzavut
Plus
  • 25
  • 19
  • 18
  • 17
  • 14
  • 13
  • 13
  • 13
  • 12
  • 12
  • 12
  • 12
  • 9
  • 8
  • 8
  • 6
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3
  • 3
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2

I'm too tired to attempt replying in Esperanto, but this was an interesting read - also very encouraging to realise that all of the words I didn't immediately know were for the most part made up of pieces I did know, and so I could rapidly figure out what they meant, or were easy to figure out in context (like tablojdo - never come across it before, but easy to guess!).

Dankegon!

January 10, 2016

https://www.duolingo.com/amuzulo
Mod
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 5
  • 3
  • 2

The puzzle aspect is one of my favorite properties of Esperanto. Many beginners can look at a text and think it through and figure out its meaning in a way that's just not possible in other languages! :)

January 11, 2016

https://www.duolingo.com/MickeytheGreat
  • 20
  • 19
  • 18
  • 16
  • 15
  • 14
  • 14
  • 13
  • 11
  • 10
  • 7
  • 6
  • 6
  • 6
  • 5
  • 3
  • 2
  • 2

Mi amas gxin! A very nice article. If you're learning Esperanto you should definitely at least try to read this, you'll understand more than you expected!

January 10, 2016

https://www.duolingo.com/alco_bot
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 9
  • 8
  • 5
  • 2

La sperto de tiu instruisto estas mirinda!

January 10, 2016

https://www.duolingo.com/v.ivanov
  • 16
  • 12
  • 11
  • 11
  • 10
  • 10
  • 7
  • 7
  • 5
  • 4
  • 3
  • 3

Things like typing „revue“ instead of „review“ are very refreshing for me too, when I try to pass the Esperanto exam here :)

January 29, 2016

https://www.duolingo.com/DuoNem
  • 13
  • 13
  • 11
  • 10
  • 9
  • 3

Tiom mirinde!

July 27, 2016
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.