https://www.duolingo.com/amuzulo

Ni renkontiĝu en Hago! Let’s meet in The Hague!

amuzulo
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 3
  • 2

Ĉu vi estas unu el pli ol 280.000 personoj kiuj lernis Esperanton per Duolingo?

Ni volonte konatiĝos kun vi en Hago ĉe la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto, dimanĉe la 3-an de aprilo 2016 aŭ sabate la 23-an de aprilo 2016. Vi estas bonvena ekde la 11-a horo. Krom konatiĝi kun aliaj Duolingo-lernantoj, vi havos okazon paroli Esperante kun spertaj esperantistoj kaj ekscii ion pri praktika uzado de la lingvo.

Informu nin, ni petas, anticipe ĉu vi venos, pere de mesaĝo ĉe:

https://www.facebook.com/Internacia-Esperanto-Instituto-184506935071303/

Adreso de la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto:
Riouwstraat 172, 2585 HW Den Haag

Vi estas bonvenaj!

Estraro de Internacia Esperanto-Instituto

2 years ago

1 Comment


https://www.duolingo.com/DJ_Kunar
DJ_Kunar
  • 23
  • 17
  • 12
  • 10
  • 1329

La 3a de aprilo jam kolizias kun Esperanto-renkontiĝo en Hungarujo. Sed la 23a sonas interese!

2 years ago
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.