Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/Mat-Eo416

Stipendio por juna Kanadano por MeKaRo

Mat-Eo416
  • 20
  • 17
  • 15
  • 3
  • 2

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) disponigas unu stipendion de ĝis 300 CAD por ebligi partoprenon de junulo en la ĉijara Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) http://mekaro.ca/. Ĉiu petanto,

(a) estu naskiĝinta je la 1a de Januaro 1986 aŭ poste;

(b) estu Kanada loĝanto;

(c) estu membro de KEA. Ni bonvenigas petojn de novaj membroj de KEA, kaj oni eĉ povas aliĝi ĉe http://esperanto.ca/eo/kea/membreco kaj tuj poste peti stipendion; kaj

(ĉ) sendu mesaĝon, en kiu oni pravigas sian peton, al Geoffrey Greatrex greatrex(ĉe)uottawa.ca, ĝis 21a de Aprilo 2016. Estas rekomendinde, ke oni priskribu siajn jamajn spertojn en Esperantujo, kaj ke oni skribu sian mesaĝon en Esperanto. Ne timu, se via Esperanto ne estas perfekta; vi havas pli bonan ŝancon ricevi stipendion, se via mesaĝo estas skribita en Esperanto kun eraroj, ol se ĝi estas skribita en alia lingvo.

Ni kutime ricevas malmultajn petojn por stipendioj, do ĉiu peto ja konsideriĝos. Decidos pri la aljuĝo de stipendioj la eduka komisiono de KEA.

2 years ago

0 Comments