1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. Nova, mallonga reta E-kurso k…

https://www.duolingo.com/profile/amuzulo

Nova, mallonga reta E-kurso kun instruistino vive

Jen mesaĝo de Maria Majerczak en Pollando!

La Jagelona Universitato invitas Esperanto-parolantojn al mallonga, intensiva kurso de Esperanto gvidota de Maria Majerczak vive, en Interreto. La lernado daŭros 3 semajnojn, de la 8-a ĝis la 29-a de junio (20 studhorojn).

La kurso ĉi-foje estas mallonga, do ankaŭ ĝia prezo estas mapli alta.
Limdato por aliĝi: 4 junio 2016
Informoj: goo.gl/x1S3AH

Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(at)gmail(punkto)com (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tiu kontraŭ-spama formo).

La partoprenantoj en la kurso estos la unuaj eksterlandaj esperantistoj, kies oficiala konfirmilo pri la partopreno enhavos ankaŭ la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en JU, kio plialtigos ĝian internacian prestiĝon.

June 1, 2016

0 Comments

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.