https://www.duolingo.com/amuzulo

Ekzercu per Telegram!

amuzulo
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 3
  • 2

Mi ĵus rimarkis, ke la mesaĝilo/babilejo de Telegram estas vere aktiva esperante! La ĉefa grupo "Esperantujo" havas 542 membrojn kaj preskaŭ ĉiam oni babilas tie. Vi povas aliĝi ĉe https://telegram.me/joinchat/AkaBfzvfqSKs_M-crL-1Uw

Krome, estas multege da subgrupoj tie kie oni parolas esperante! Jen la plena listo:

La ĉefaj Esperantaj grupoj:
- Esperantujo - ĉefa grupego
- Voĉmesaĝejo - ĉefa grupego por sendi voĉmesaĝojn

Temaj Esperantaj grupoj:
– Sekretaj Aferetoj - por libere paroli pri fikaj kaj fekaj aferoj
– Literatura babilejo - por paroli pri libroj
– Religio, politiko kaj aliaj tiklaj temoj - por paroli pri tiaj tiklaj temoj
– Muziko - por paroli pri ĉia muziko
– Ludoj en Esperanto - por ludi Esperantajn ludojn
– Sakuroj kaj Cunderoj - por diskuti animeojn, mangaojn kaj aliajn japanajn kulturaĵojn
– Lingvemuloj - por paroli aliajn lingvojn kaj paroli pri aliaj lingvoj
– Skribsistemoj - por paroli Esperante pri aliaj skribsistemoj aŭ eĉ per aliaj skribsistemoj
– Fotoj - por konigi belajn fotojn kun aliuloj
– Ludemuloj - por paroli pri ludoj
– GLATaj Esperantistoj - por gejaj, lesbaj ktp esperantistoj
– Ridigu min! - por amuzaj aferoj
– Glumarkujo - por sendi glumarkojn
– Esperanto kaj Teĥniko - por paroli pri teĥnikaj aferoj

Dulingvaj grupoj por paroli la alian lingvon aŭ priparoli ĝin Esperante:
– Nederlands kaj Esperanto - por esperantistaj nederlandlingvanoj
– Esperanto - Dansk - por esperantistaj danlingvanoj
– Esperanto - Deutsch - por esperantistaj germanlingvanoj
– RUEO - por esperantistaj ruslingvanoj
– Esperanto - Volapük - por esperantistaj volapuklingvanoj
– Esperanto - la .lojban. - por esperantistaj loĵbanlingvanoj
– Français kaj Esperanto - por esperantistaj franclingvanoj
– Esperanto - polski - por esperantistaj pollingvanoj
– Esperanto - English - por esperantistaj anglalingvanoj
– Esperanto - Español - por esperantistaj hispanlingvanoj
– Esperanta Brazilo - por esperantistaj brazilanoj (kun libera krokodilado en la portugala!)
– EOAR - por esperantistaj arablingvanoj
– La Kataluna - Esperanto - por esperantistaj katalunlingvanoj
– SVEO - por esperantistaj svedlingvanoj
– Esperanta 知恵袋 - por esperantistaj japanlingvanoj

2 years ago

13 Comments


https://www.duolingo.com/bpeel
bpeel
  • 16
  • 10
  • 8
  • 3

La grupo en Telegramo estas bona mikso de komencantoj kaj spertuloj, do ĝi estas bona loko kaj por demandi pri duboj kaj por vidi la lingvon uzatan en ĉiutagaj diskutoj. Kaj ĝi estas aparte bone se vi ŝatas vidi fluon de bildoj de katoj! :p Venu!

2 years ago

https://www.duolingo.com/mensogulo
mensogulo
  • 21
  • 16
  • 12
  • 11
  • 10
  • 10
  • 352

La fluo de katoj tiel timigas min ke mi verŝajne plue uzos irc-kanalon. Ne estas tiom granda, sed miaj okuloj ne ekhavos kanceron pro tio.

2 years ago

https://www.duolingo.com/Vanege
Vanege
  • 16
  • 13
  • 10
  • 10
  • 9
  • 6
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3
  • 3
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2

La glumarkoj de Telegram ĝenis min kiam mi uzis Telegram per mia poŝtelefono (kelkaj glumarkoj estas tro grandaj). Se vi havas komputilon, uzu Telegram per ĝi, tiel tio estos pli komforta.

2 years ago

https://www.duolingo.com/mensogulo
mensogulo
  • 21
  • 16
  • 12
  • 11
  • 10
  • 10
  • 352

por ne-vidi la katojn, mi simple kompilis programon por la linuks-terminalo

2 years ago

https://www.duolingo.com/Lea8D
Lea8D
  • 14
  • 8
  • 3

Ĉu iu bonvolu povas priskribi kiel uzi ĉi tiuN app? Ĝi demandas mian telefonnumeroN. Ĉu oni devas havi saĝtelefonon por uzi ĝin? Mi havas nur linuksan komputilon kaj tabulkomputilon (Android).

(edited to add my two missed accusatives!)

2 years ago

https://www.duolingo.com/amuzulo
amuzulo
Mod
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 3
  • 2

Oni ne bezonas saĝtelefonon... ĝi simple petas telefonnumeron por eviti spamon. Vi povas eĉ doni fikslinian telefonnumeron. :)

2 years ago

https://www.duolingo.com/Lea8D
Lea8D
  • 14
  • 8
  • 3

Dankon!

2 years ago

https://www.duolingo.com/Lea8D
Lea8D
  • 14
  • 8
  • 3

Parenteze, mi malkovris ke jes, oni devas havi almenaŭ poŝtelefonon, ne nur fikslinian numeron. La programo sendas aktivigan kodon per tekstomesaĝo.

2 years ago

https://www.duolingo.com/amuzulo
amuzulo
Mod
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 3
  • 2

Dankon pro la informo kaj estis bele babili kun vi per Telegram. :)

2 years ago

https://www.duolingo.com/ThatOneDoge

Link doesn't work on my Mac using Safari... Anyone know why? And if there's a way I could not use a different browser?

2 years ago

https://www.duolingo.com/LeoGrignafini
LeoGrignafini
  • 25
  • 25
  • 25
  • 25
  • 16
  • 6
  • 1804

Search "EsperantoBot" in the mobile app or in the desktop client, start a conversation with the robot and it will show you all the links

2 years ago

https://www.duolingo.com/ThatOneDoge

facepalm Thanks! I forgot about the download :)

2 years ago

https://www.duolingo.com/Lea8D
Lea8D
  • 14
  • 8
  • 3

Ĉe kie mi povas trovi instruaĵojn pri kiel uzi Telegramon? Mi trovis la FAQ-n sed nenion plu.

Mi volas lerni kiel uzi glumarkojn, kiel alŝuti foton aŭ voĉmesaĵon, kaj kel fari la diversajn ĝeneralan aĵojn, ke oni volus fari.

2 years ago
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.