Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/Jed706164

North American Esperanto event: August 20; Norda Amerika Esperanta evento: 20a de Aŭgosto

Jed706164
  • 14
  • 14
  • 12
  • 10
  • 8

Saluton amikoj! Mi estas Jed Meltzer, la nova Kunordiganto de Junulaj Aferoj por KEA, la Kanada Esperanto Asocio, kaj rilate por ĝia gefila organizo, JEK – Junularo Esperantista Kanada. Mi ne plu estas junulo fakte, sed mi intencas helpi la junulojn de Kanado krei fortan kaj ĝuindan organizon. Kaj mi ankaŭ celas semi en Usono, mia denaska lando.

Por komenci la agadon, mi volas organizi specialan eventon, nomatan Paralela Universo. Plena informo troviĝas en la forumo:

https://groups.google.com/forum/#!forum/paralela-universo

Sed mi ankaŭ skribos ĝin ĉi tie en la ret-mesaĝo:

Kaj jen la priskribo:

Kio estas Paralela Universo?

Paralela Universo estas granda malgranda evento. Tio estas, pluraj malgrandaj eventoj en diversaj lokoj, okazantaj la saman tagon, paralele!

Kiam mi estis junulo, mi piediris lernejen, supren ambaŭdirekte! Sed ankaŭ en tiu epoko, ne estis tiom facile renkonti esperantistojn, aparte por junuloj kiel mi kiuj loĝis en la kamparo. Do miaj unuaj konversacioj en Esperanto okazis, ĉar mi serĉis en la membrolisto de Esperanto-USA kaj hazarde, senanonce telefonis al homoj kiuj loĝis en mia regio, aŭ unu aŭ du horojn for. Nuntempe, pro la interreto, estas facile babili esperante per video aŭ per teksto, kun homoj el la tuta mondo. Tamen, mi kredas ke estas nenio kiu superas renkonti homojn persone, vizaĝ-al-vizaĝe. Do jen unua provo por nova tipo de Esperanto evento, kiu donos al vi tiun plezuron.

La celo de Paralela Universo estas ke ĉiu esperantisto kiu interesiĝas, povos pasigi ĝoj-plenan tagon kun aliaj esperantistoj, sen vojaĝi pli ol kvar horojn. Ni esperas, ke je la sama elektita dato, okazos en Norda Ameriko pluraj lokaj kunvenoj. Kaj ni havos elektronikan ligon inter la eventoj por kuriĝigi unu la alian kaj konatiĝi kun la pli larĝa komunumo, sed la emfazo de la tago estos la lokaj kontaktoj.

Kiel organizi vian propran eventon por Paralela Universo?

Afiŝu novan fadenon en la forumo (https://groups.google.com/forum/#!forum/paralela-universo) En la titolo, anoncu la urbon kie via evento okazos.

Kiel alliĝi al jam planita evento?

Kontrolu la forumon, kaj elektu la evento kiu estas plej proksima al vi, aŭ tiu kiu plej interesas vin. Afiŝu en la fadeno por anonci vian planon ĉeesti, kaj helpu plani la detalojn de la evento per diskutado en la forumo.

Sugestita horaro

Sabate 8am-12pm: Vojaĝado laŭ neceso. 12-1:30pm: Tagmanĝo en loka restoracio. 1:30-6:30pm: Turisma ekskurso al loka vidindaĵo, aŭ grupa ludado, laŭ via volo. 6:30pm-8:00pm: Vespermanĝo en loka restoracio. 8pm-12am: Vojaĝado hejmen.

Tio estas sugestita minimumo. Se vi vere pli ambicias, eblas okazigi pli longan eventon kun tranoktado ktp., sed la celo de Paralela Universo ne estas fariĝi grandan kongreson!

2 years ago

1 Comment


https://www.duolingo.com/Jed706164
Jed706164
  • 14
  • 14
  • 12
  • 10
  • 8

Come out and meet some fellow Esperanto speakers in person on August 20, in a city near you!

We are now up to 10 cities! Check out the map: https://www.google.com/maps/d/u/0/edit?mid=1QDbw7xejLC21u9-IBKXtW40ZM34

The "official" forum for announcing events and signing up: https://groups.google.com/forum/#!forum/paralela-universo

And there's also a facebook group: https://www.facebook.com/groups/691599730978382/

2 years ago