https://www.duolingo.com/amuzulo

Multaj retaj Esperanto-eventoj ĉi-semajnfine!

  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 5
  • 3
  • 2

Sabate, 2-a de julio:

Ŝakturniro

(18:00 Berlino, 12:00 Novjorko, 9:00 Losanĝeleso, 16:00 UTC)
Ludu ŝakon (angle: Chess) kun esperantistoj ĉe senpaga servilo lichess.org! La turniro daŭros du horojn. Ĉiu ludanto havos 10 minutojn por la ludo kaj ĉiumove ricevos kromajn 5 sekundojn. Prefere kreu konton ĉe lichess.org jam nun por certigi, ke vi povas ludi ekde la komenco. Tamen, eblas aliĝi kaj malaliĝi al la turniro kiam ajn vi volas! Jen Fejsbuka evento kaj Telegram-grupo por Ŝakludantoj. Aliĝu ĉe Sherrard Tournament.

Homlupo

(20:00 Berlino, 14:00 Novjorko, 11:00 Losanĝeleso, 18:00 UTC)
Ludu homlupon (angle: Werewolf) kun esperantistoj per la mesaĝilo Telegramo. Ludroboto komunikos kun vi por klarigi kiel la ludo funkcias. Ĉasu la homlupojn por savi la vilaĝon! Jen la Telegram-grupo por Homlupo.

Dimanĉe, 3-a de julio:

Verda Ŝtelo

(20:00 Berlino, 14:00 Novjorko, 11:00 Losanĝeleso, 18:00 UTC)
Verda Ŝtelo (angle: Anagrams, Pirate Scrabble, Snatch, Word Making and Taking aŭ Grabscrab) eble estas tro malfacile por komencantoj, sed espereble vi amuziĝos ĉiukaze. Ludu en la servilo de Verda Ŝtelo! Krome Telegram-grupo por Ludemuloj.

Benny Lewis AMA

(21:00 Berlino, 15:00 Novjorko, 12:00 Losanĝeleso, 19:00 UTC)
Benny Lewis de Fluent in 3 Months respondos al viaj demandoj ĉi tie en la forumo de Duolingo! Jen la AMA kalendaro kaj arkivo.

Tiom da retaj eventoj okazas ĉi-semajnfine en Esperanto, ke mi kreis Guglo-kalendaron.

Bedaŭrinde ŝajnas, ke la kalendaro montros la horojn de ĉiuj eventoj laŭ la berlina horzono krom se oni importas tion en sian propran kalendaron... espereble ni trovos solvon por tio.

Se vi interesiĝas pri Telegramo en Esperanto ĝenerale, vizitu Telegramo.org.

2 years ago

1 Comment


https://www.duolingo.com/FatihEmreCan
  • 25
  • 25
  • 20
  • 20
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 5
  • 2

Mi ekkomencis ludi Homlupon hieraŭ nokte kaj mi ŝatas ĝin. Ĝi estas amuza. :) Kaj ĝi estas bona por praktiki lingvon.

2 years ago
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.