https://www.duolingo.com/Fordaemdur

Kiel vi povas kontribui al Esperantujo?

  • 25
  • 25
  • 11
  • 9
  • 7

Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias: Esperantujo ja havas sian Vikipedion, vi povas legi ĝin ĉi tie

Por tiuj, kiuj delonge legas nin kaj ŝatas, sed ankoraŭ ne scias kiel kontribui aŭ simple ne scias ke ili fakte POVAS kontribui, jen la ligilo al la eta instrukciaro, per kiu oni povas lerni kiel kontribui al nia projekto kaj tiel hepli al Esperanta kaj Vikimedia movado ambaŭ. Estu pli libera scio en Esperanto!

Fakte, ni ĵus renovigis nian ĉefpaĝon, do nun supre vi povas trovi pliajn uzeblajn ligilojn por komenci. Agrabelan kunlaboron mi deziras al vi! Se vi havas iujn problemojn, skribu al mi direkte - vi povas trovi min en Vikipedio kun la sama salutonomo kiel ĉi tie.

July 21, 2016

3 Comments


https://www.duolingo.com/Vanege
  • 16
  • 13
  • 10
  • 10
  • 9
  • 6
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3
  • 3
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2

Granda problemo de tiu Vikipedio estas ke iu ajn povas enkonduki ajnan stultan neologismon kiam vorto/artikolo pri tiu koncepto ne ekzistas. Mi scias ke oni povas krei novajn radikojn en Esperanto, sed laŭ mi, vortoj kiuj ne estas uzataj ofte (aŭ nur unufoje de iu hazarda amatoro) ne indas esti en ajna Vikipedio. Vikipedioj ne estas lokoj kie ĉiu povas krei sian originalan vorton, kaj montri ĝin kiel oficialaĵon.

Kiel ekzemplon, mi povas preni tiun artikolon. En la Vikipedia artikolo, tiu besto nomiĝas "Aŝolotlo", dum ĉie, en vortaroj, kaj antaŭ ĉi tiu artikolo, ĝi nomiĝis "Aksolotlo". Nun, multaj homoj kopias Vikipedion, kaj mi ne ŝatas kiel tiu retejo trudas al Esperantistoj ĉies neologismojn, kiuj ne ĉiam estas plej bone konstruataj por esti bone komprenataj.

Mi volas scii kion vi faras kontraŭ tiu problemo. Ĉu estas voĉdona sistemo? Bonlingva regularo sekvinda?

July 23, 2016

https://www.duolingo.com/Fordaemdur
  • 25
  • 25
  • 11
  • 9
  • 7

Saluton, kara samideano. Se la vorto jam ekzistas, certe ni prenas tiun vorton. Se la vorto ne ekzistas - pli bone skribi gxin naclingve kursive, kiel mi faris cxi tie. Se vi vidis iun artikolon kun malgxusta nomo, vi povas proponi alinomigi gxin cxi tie. Mi mem preferas uzi naclingvajxojn skribitajn kursive.

July 23, 2016

https://www.duolingo.com/Vanege
  • 16
  • 13
  • 10
  • 10
  • 9
  • 6
  • 5
  • 5
  • 4
  • 3
  • 3
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2

Dankon!

July 23, 2016
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.