https://www.duolingo.com/builderofthecake

Kiam via kato miaŭas al vi, ĉu vi miaŭas returne al via kato?

Kvankam vi probable jam scias kion via kato volas, kiam ĝi miaŭas, ĉu vi kredas, ke ĝi estas normala miaŭi returne al la kato? Eble, per miaŭado, oni plifortigas sian interamikecon kun sia kato, aŭ eble oni nur ŝajnas kiel stulta amanto de katoj!

Nu, donu al mi viajn pripensojn! Ĉu ĝi normalas aŭ ne?

August 5, 2016

11 Comments


https://www.duolingo.com/TonsofNihongo

Haha, Mi ĉiam respondas al mia kato, do mi kredas ke estas normala :)

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/builderofthecake

Nu, bone! Mi feliĉas, ke mi ne estas la nura homo, kiu faras tion! x3

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/TonsofNihongo

Jes, vi ne estas sola! Sed eble, ni estas ambaŭ stranga! (Ankaŭ, ĉi tio estis la unua fojo mi vidis la vorton "miaŭi") Dankon :D

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/builderofthecake

Ha ha, jes, ni strangas tute sed kune xD

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/2_K_

Vi ne bezonas fari tion, eĉ la katoj miaŭas nur al homoj. Se vi volas esti ĝentila, lernu la lingvon de katoj: ne parolu laŭte, ne moviĝu tro rapide, ne rigardu ilin en la okuloj. Se viaj rigardoj renkontiĝas, turnu la kapon al la flanko kaj palpebrumu tre malrapide. Tio signifas ke vi sentas vin sekura en la kompanio de la kato, kaj ke vi ne intencas malamikecon. Nutru ilin, tio certe plifortigos la amikecon.

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/cassincork

Tute normale. Se vi ne respondas, vi estos malĝentila. Mi ne scias, ĉu mia kato parolas Esperanton, do mi respondas en sia propra lingvo.

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/KarterHajnzli

Ne, mi krias al miaj katoj. Mi malamegas ĝin.

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/builderofthecake

D: Dio mia

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/TonsofNihongo

Sed... Sed kial?

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/KarterHajnzli

Kial ne?

August 5, 2016

https://www.duolingo.com/mensogulo

Via demando estas gramatike perfekte farita, sendube.

Sed la lasta frazo devas esti laux mi "Cxu tio normalas aux ne".

Aliaj opinioj?

August 5, 2016
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.