Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/bajanisto

Esperanto-kurso estas finfine preta…

bajanisto
  • 19
  • 11
  • 10
  • 7
  • 20

Saluton al ĉiuj!

Mi finfine tralernis (en 15 monatoj) la Esperanto-kurson ĉe DuoLingo. Ĝi estas tre bona kurso speciale por anglalingvanoj (mi mem ja lernis samtempe la anglan). – Do, mia ĉefa problemo ne estis Esperanto, sed la angla lingvo; mi ofte eraris kun la anglalingvaj artikoloj (a, an, the) kaj kun la vortordo, vortoj ktp. :-)

Pro tio, miaj lingvoparoj estas/estos en → ru (ru → en) kaj en → sv. Parenteze, mia gepatra lingvo estas la finna.

Dankegon al ĉiuj kreintoj de la Esperanto-kurso!

P.S.
Dum la kurso min tre helpis jenaj apoj (aplikaĵoj):
• Duolingo por iOS kaj Android
MessagEase Keyboard (Esperanto-klavaro por iOS kaj Android)
Portebla Reta Vortaro (iOS)
PReVo – Vortaro de Esperanto (Android)

Utilaj vortaroj:
lernu!-vortaro
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Reta Vortaro (ReVo)

Большие словари Бориса Кондратьева (Grandaj vortaroj de Boris Kondratjev):
    эсперанто—русский и русско—эсперантский (epo–rus kaj rus–epo)

Utilaj gramatikoj:
La tuta Esperanto (de Henrik Seppik)
PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)
   • Gramatiko de lernu! (kaj en Esperanto)

> ĝisdatigita je 2016-10-02 (ligiloj)

2 years ago

8 Comments


https://www.duolingo.com/StultaSergalo

Gratulon!

2 years ago

https://www.duolingo.com/bajanisto
bajanisto
  • 19
  • 11
  • 10
  • 7
  • 20

Dankon! — Kaj gratulon ankaŭ al vi (mi ĵus rimarkis, ke ankaŭ vi finlernis la Esperanto-kurson)!

2 years ago

https://www.duolingo.com/junkdriver

bone farita

2 years ago

https://www.duolingo.com/bajanisto
bajanisto
  • 19
  • 11
  • 10
  • 7
  • 20

Bonan daŭron por via lernado! — La kurso "Esperanto en 12 tagoj" povus esti paralele tre utila por Vi. Ĝi ekzistas jam en 11 lingvoj. :-)

2 years ago

https://www.duolingo.com/truelefty
truelefty
  • 25
  • 24
  • 24
  • 18
  • 14
  • 13
  • 12
  • 12
  • 11
  • 11
  • 11
  • 10
  • 10
  • 8
  • 6
  • 6
  • 5
  • 4
  • 3
  • 2
  • 221

Gratulojn! Vi lernis 2 lingvoj samtempe ;D

2 years ago

https://www.duolingo.com/Koregono
Koregono
  • 14
  • 14
  • 14
  • 13
  • 12
  • 9
  • 9
  • 7
  • 7
  • 7
  • 7
  • 7
  • 7
  • 1225

Bonege! Vi kompreneble daŭre lernos Esperanton kaj refaros taskojn. Duolingo opinias, ke oni rapide forgesas tion, kion oni lernis. Tio ja estas vero, sed mi opinias, ke Esperanton oni ne tiel facile kaj rapide forgesas kiel aliajn lingvojn. Multajn lingvojn oni povas lerni nur parte kaj ĉiam mankas io kion denaskuloj tuj rimarkas. Esperanton estas eble lerni kaj paroli kaj legi flue, se oni, prefere ĉiutage, faras ion por kaj per Esperanto.

2 years ago

https://www.duolingo.com/bajanisto
bajanisto
  • 19
  • 11
  • 10
  • 7
  • 20

Jes, mi daŭre lernos Esperanton per la Duolingo-kurso, kaj eble mi samtempe pli bone komprenos ankaŭ la strukturon de la angla lingvo. — Nu, mia sekva celo ja estas lerni paralele la anglan per la rusa lingvo.

2 years ago

https://www.duolingo.com/BastouXII
BastouXII
  • 22
  • 12
  • 12
  • 11
  • 9
  • 8
  • 2

Gratulon! Kaj dankon por la rimedoj! Mi povas diri ke la apo PReVo estas bonega!

2 years ago