Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/amuzulo

Malfermo de Moskva parola E-klubo

amuzulo
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 3
  • 2

Grava mesaĝo de Irina Goncharova en Moskvo:

En la proksima dimanĉo okazos Malfermo de la Moskva parola E-klubo "Parolu en Esperanto!" kaj ties unua kunveno . Vi ĉiuj estas bonvenaj partopreni tiun ĉi historian eventon ;) Ne gravas, se vi ankoraŭ ne bone parolas en Esperanto! Venu!

Dato: la 16a de oktobro, dimanĉe
Tempo: 16-17:00
Ejo: kinoteatro "Kosmo", 2a etaĝo
Adreso: Prospekt Mira, 109. Vojo: de metrostacio "VDNH" eliro al Zvjozdnij bulvar, poste maldekstren.
Prezo: senpage.

La evento okazos enkadre de la Festivalo de parolaj kluboj, kiu pasos ekde la 12:00 ĝis la 18:00. Dum la tuta tempo estos Esperanta programo, ĉefe por neesperantistoj, sed venu ankaŭ vi! Vidu detalojn ĉi tie: https://vk.com/parolu_fest?w=wall-130382266_3%2Fall aŭ ĉi tie: http://ek-masi.weebly.com/ Venu, ni tre atendas vin! La klubo estas kreata por vi! Moskva E-Asocio MASI

1 year ago

0 Comments