Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/a2na

Renkontiĝo de esperantistoj en Vroclavo (Polujo/Pollando)

a2na
  • 14
  • 12
  • 7
  • 7

Ni (mi annA kaj mia usona edzo Ruselo) proponas provi monatan komunan esperantistan renkontiĝon en (veganamikaj) restoracioj por kune manĝi kaj babili. (Ni partoprenis tian renkontiĝon (kiu nomiĝas "Plenbuŝe") en Berlino decembre kaj ĝi plaĉis!)

Do ni proponas vendredon, la 27an de januaro, je 19:00 en taja restoracio Baszta (la malnova brika turo en korto sude de Hala Targowa). Baszta povus esti sufiĉe plena vendrede, do ni volas rezervi tablon pli frue, por garantii ke ni ĉiuj povos sidi kune, do se vi venos, bonvolu informi min ĝis merkredo (la 25a de januaro).

esperante vidi iujn el vi! annA

1 year ago

0 Comments