Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/PhoenixTKAR

Mi provas esperantan ŝercon ... :D

Saluton al ĉiuj!

Hodiaŭ mi provis farigi ŝercon en esperanto pri esperantistoj. Ne timu, ĝi ne estas fiŝerco. Ĝi estas simpla ŝerco, do estas eble alia esperantisto antaŭe diris ĝin.

Ĝuu ...

Kiu estas la preferata frukto de Esperantistoj?

aŭ ...

Kiun frukton manĝis Esperantistoj la 15-a de Decembro?

. . .

(: Verdan Stelfrukton! :)

http://wallarthd.com/wp-content/uploads/2014/09/Green-Star-Fruit-Macro-Wallpaper-Best.jpg

Ĉu vi ridis?

1 year ago

6 Comments


https://www.duolingo.com/salivanto
salivanto
  • 20
  • 13
  • 8
  • 975

Mi ne ridis, sed mi gratulas vin pro via bona Esperanto.

1 year ago

https://www.duolingo.com/rev_ero

Hodiaŭ mi provis fari ŝercon...

do eble alia esperantisto antaŭe diris ĝin

do eblas ke alia esperantisto antaŭe diris ĝin

Se mi bone memoras, la frazo “Kiun frukton manĝis Esperantistoj la 15-a de Decembro?“ ankaŭ havu akuzativon en la dato: Kiun frukton manĝis Esperantistoj la 15-an de Decembro? aŭ uzu ”je” "Kiun frukton manĝis Esperantistoj je la 15-a de Decembro?"

1 year ago

https://www.duolingo.com/PhoenixTKAR

Saluton kaj Dankon, rev-ero.

Mi devas studi "ebl" pli. Lasta nokto mi pensis pri la akuzativon en la dato, sed elektis malbone.

la frazo “...“ ankaŭ havu akuzativon

Ĉu ĝi estas "havu" aŭ "havas"?

1 year ago

https://www.duolingo.com/rev_ero

Ĉu ĝi estas "havu" aŭ "havas"?

Por tio, kion mi celas diri, ambaŭ eblas, sed, kompreneble, la signifo de la frazo ne samas.

Se mi uzas la vorton “havas”, ĉi-kuntekste, mi celas diri tion, ke se oni ne forgesas la akuzativon, la dato havas akuzativon. Se mi uzas la volan modon "havu", mi "ordonas" uzi la akuzativon; alidirite, la dato devas havi la akuzativon.

1 year ago

https://www.duolingo.com/PhoenixTKAR

Oh. Mi komprenas vin kaj nun vidas la diferencon. Multajn dankojn :)

1 year ago

https://www.duolingo.com/StultaSergalo

Kiel nomiĝas eksplodinta homo?

Eraro.

1 year ago