https://www.duolingo.com/builderofthecake

Ĉu neologismoj evitindas aŭ simple ne gravas?

Iu diris al mi ke ĉiuokaze neologismoj ne gravas ĉar oni ĉiam povas serĉi la signifon vortare, sed mi opinias ke tujkomprenebleco pli taŭgas por bona esperanta komunikado. Ĉu iu povas klarigi al mi la ecojn de neologismoj, kaj ĉu ni devus eviti aŭ uzi ilin pliofte?

1 year ago

6 Comments


https://www.duolingo.com/salivanto
salivanto
  • 21
  • 13
  • 8
  • 997

Eble unue vi klarigu kion vi volas diri per "neologismo." Multaj tielnomataj neologismoj fakte tute ne estas novaj. Cxu vi parolas pri vere novaj vortoj, aux cxu vi parolas pri vortoj ekzemple kiel "hospitalo"?

1 year ago

https://www.duolingo.com/builderofthecake

Mi priparolas vortojn kiel tiuj, vortojn, kiuj jam ekzistas en Esperanto, sed iu kreis malpli kompreneblan samsignifan vorton. Homofobio - Kontraŭgejismo Koprofagio - Fekomanĝemo Nervoza - Timema

1 year ago

https://www.duolingo.com/salivanto
salivanto
  • 21
  • 13
  • 8
  • 997

En tiu okazo la respondo estas "multege dependas."

  • homofobio - miaopinie, tio estas bona vorto.
  • geja - ja estas bona vorto - kaj ankaŭ "samseksema."
  • serioza - eĉ la sugesto forigi ĝin estas freneza.

Mi ankaŭ defendus vortojn kiel "kurt-onda" kaj "frid-ujo" kvankam mi malofte diras aŭ "kurta" aŭ "frida". Aliflanke, mi penas ke ŝika kaj furoraĵo estas bonaj vortoj (por angle "cool" kaj "meme").

1 year ago

https://www.duolingo.com/robotkolora

Estas pli bone se vortoj formiĝas el aliaj esperantaj vortoj, krome, se vorto estas tre konata trans la mondo (kiel telefono, kaj hotelo).

Tamen, por komuniki kiel eble plej klare, foje estas pli bone ke oni ne konstruu novaj vortojn. Ekzemple: 'Mi amas vin kiel amiko' estas pli bone ol 'Mi amikamas vin'. (Do, kompreneble, tiu ne estas neologismo...)

1 year ago

https://www.duolingo.com/jdroege

Vi eble jam bone respondis al via demando: kompreno estas la celo.

1 year ago

https://www.duolingo.com/builderofthecake

Laŭ multaj, komprenigo ne estas la celo de lingvo, sed identokreado estas la celo, do neologismoj kaj slangaĵoj difinas nian identon kaj la celo estas atingita tiel. Miaopinie tamen, mi kredas ke la celo de Esperanto estas kompenigo, ankaŭ.

1 year ago
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.