1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. Cxu Estas limo de vortkombino…

https://www.duolingo.com/profile/Lomlatucusipnaa

Cxu Estas limo de vortkombinoj en unu vorto?

Mi vidis la vorton "vocxdonrajto" kui havas la vortojn "vocxo" "doni" kaj "rajto", tri vortoj. Sed "vocxdoni" signifas angle "to vote" do, cxu tiu estas unu vorto, kaj la kombino de vortoj estas limita al nur du vortoj? Ankaux cxu oni povas uzi afiksojn kaj vortkombinoj kune?

April 10, 2017

6 Comments


https://www.duolingo.com/profile/Vanege

La limo estas kiam homoj ĉesas kompreni vin.


https://www.duolingo.com/profile/salivanto

Sendube estas limo -- sed gxi nur estas limo en praktiko.

  • Vocxdonrajtigilo.

Mi pensas pri superbazaro kiu vendas nur malfermilojn por biero:

  • biermalfermilvendejaro.

Kio estas la vortkunmetadlimo?


https://www.duolingo.com/profile/JasonMey

Iom da oftaj vortoj estas faritaj de pli ol du vortoj. Ekzemple retpoŝtadreso kaj posttagmezo. Oni ja povas uzi tiujn vortojn kun aliaj vortoj por fari pli grandaj vortoj.

"Ĉu vi scias ke dum la pasinteco oni povis uzi la adreson de domo por sendi fizikan leteron? Ĝi estis kiel praretpoŝtadreso!"


https://www.duolingo.com/profile/Smalde

Fakte ĝi estis poŝtadreso. Poŝtadreso praretpoŝtadresis.


https://www.duolingo.com/profile/JasonMey

Laŭ PIV, adreso estas "Surskribo, sur koverto aŭ pako, montranta la nomon k la precizan loĝlokon de la persono, firmo ks, al kiu ĝi estas sendita" "Poŝt-" ne estas bezonita.


https://www.duolingo.com/profile/Smalde

Vi verŝajne pravas. PIV ne enhavas "poŝtadreso"-n. Sed pro tio ke oni povas vortkombini, oni rajtas diri poŝtadreson. Sed ĉi tio ne gravas al mi, ĉar mia unua komento estis ŝerco. :)

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.