https://www.duolingo.com/Romann0

IDEALA UK !?

Kadre de projekto pri la Esperanta kulturo, via opinio interesas nin. La peto estas simpla: laŭ via opinio, kie – laŭ la idealoj de la Esperanta ideo – devus okazi Universala Kongreso?

Ni invitas vin respondi tiun etan sondadon (je skalo de la planedo) sekvante ĉi tiun ligilon: http://ideala-uk.esperanto.net/. La plenigado ne daŭras longe kaj via partopreno multe helpos nin! Se vi opinias ke ĝi povas interesi kelkajn el viaj kontaktoj, ne hezitu disdoni ĝin!

​Ni planas krei de la respondoj artan projekton pri Esperanto, kiun ni prezentos en la arta centro WORM en Roterdamo.​

Pierre Vittet, Fériel Djenidi kaj Roxane Romann - volontuloj ĉe UEA kaj TEJO [Tiu projekto estas apogata de UEA]

1 year ago

0 Comments

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.