Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/Kliphph

Esperantisto malliberigita en Moskvo

Kliphph
  • 12
  • 9
  • 6
  • 5
  • 5
  • 4
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2

La aŭtoritatoj akuzas la 25-jaran matematikiston pri disvastigo de "alvokoj al terorismo". Li estis arestita interalie por malhelpi ke li veturu al Italio, kie li planis ĉeesti esperantistan renkontiĝon.

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Kune kun sia edzino li planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio de la 12-a ĝis la 18-a de aprilo. Lia nomo estas en la listo de aliĝintoj.

Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6-an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo "Ajrat Baŝirov" en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo "ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston".

Novaĵo el Libera Folio pli da informoj ĉi tie

News article in English

1 year ago

1 Comment


https://www.duolingo.com/eo_
eo_
  • 10
  • 10
  • 5

Aresto kaŭzis batalon inter rusiaj esperantistoj http://www.liberafolio.org/2017/04/29/aresto-kauzis-batalon-inter-rusiaj-esperantistoj/ "La aresto de la 25-jara esperantisto Dmitrij Bogatov en Moskvo kondukis al reciproka insultado kaj preskaŭa interbatado de du veteranoj de la rusia movado. Post la konflikto unu el ili anoncis sian demision el la estraro de Rusia Esperantista Unio".

1 year ago