https://www.duolingo.com/Kliphph

La rifuĝintoj kaj nia homareco

Bonega opinia afiŝo pri rifuĝintoj el "Teo Kaj Libroj". Vi povas legi la plenan afiŝon ĉi tie : La rifuĝintoj kaj nia homareco

Diskutoj pri la rifuĝintoj ofte estas abstraktaj kaj teknikaj. Oni priparolas leĝojn, regulojn, internaciajn interkunsentojn kaj senvizaĝaj nombroj. Oni debatas pri la “fluo” de rifuĝintoj kvazaŭ ili venas el ia krano. Eĉ pli malbone, oni simpligas la aferon al “ni kontraŭ ili”. “Ili” estas danĝeraj, fremdaj, strangaj kaj kontraŭ “nia” kulturo, vivmaniero kaj lando.

Iuj ofte traktas islamanojn kvazaŭ ili ĉiuj pensas kaj agas sammaniere. Ili estas kunigita en unu grupo de perfortaj, seksismaj, homofobiaj, teroistoj, danĝeraj fihomoj. Oni montras la plej malbonulojn kiel reprezantoj de la tuta grupo. Ĉiutage, blankaj eŭropanoj krimas sen komente, sed se eĉ unu islamano krimas, ekplodas nacia kaj internacia kolero. Iuj konfide asertas ke la islamanoj senĉese strebas por la destruon de Eŭropo kaj la kreo de ŝaria kalifujo.

Oni facile timas kaj malamas homojn se vi ne rigardas ilin kiel homoj, sed kiel fremdaj kaj nekompreneblaj “aliaj”. Fitimigistoj amas trakti rifuĝintojn kiel senvizaĝa aro, tial gravas vidi la homecon. Ni memoru ke rifuĝintoj estas homoj kun esperoj, timoj, revoj, amikoj, familioj ktp same kiel ni. Kiam ni vidas ilin kiel homoj, la problemo ne aspektas timaj kiel se ni vidas ilin kiel “alia”. Multe da timo venas el senscio. Multaj okcidentuloj neniam renkontis islamanojn do estas pli facila agi el suspekto kontraŭ iu nekontaĵo.

May 4, 2017

3 Comments


https://www.duolingo.com/ori42

Bone skribita. Persekutado de alia reliĝio, nacio, ktp estas unu de la plej grandaj pekoj de esperanta ideologio. Ni devas memori kaj memorigi aliajn pri la graveco de ĉiuhoma frateco, amo kaj zorgo. Mi esperas ke estos kiel skribitis: "Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian" kaj ankaŭ "kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon."

May 10, 2017

https://www.duolingo.com/BerberuEsperanto

Honoré de Balzac: Ju pli oni juĝas, des malpli oni amas.

The more one judges, the less one loves.

May 4, 2017

https://www.duolingo.com/Smalde

Interesa lego! Dankon!

May 5, 2017
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.