https://www.duolingo.com/profile/eo_

Esperanto kajo en Rusio

Ĉu Esperanto reaperos sur la mapo de Kazano?
La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/kazano-4

En 2015 la Kazana strato Esperanto estis renomita omaĝe al la Kazaĥstana prezidanto Nursultan Nazarbajev sen konsidero de la opinio de la loĝantoj de la strato. Tiu ĉi decido elvokis grandan malkontenton kaj ĉe la loĝantoj de la strato mem, kaj ĉe esperantistoj en Rusio kaj en la tuta mondo. Nun aperis peticio al kazana urbestro. Ĝi proponas nomon Esperanto kajo por la nova bordstrato ĉe la lago Niĵnij Kaban. Se vi volas helpi tiujn, kiuj volas revenigi Esperanton sur la mapon de Kazano, bonvolu subskribi la peticion ĉe la retejo: https://goo.gl/IshH5V

May 29, 2017

0 Comments

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.