1. Foro
  2. >
  3. Tema: Esperanto
  4. >
  5. Renkonto por novuloj dum la H…

https://www.duolingo.com/profile/tonyodb

Renkonto por novuloj dum la Hispana Esperanto-Kongreso

Post du semajnoj komenciĝos la Hispana Kongreso de Esperanto en Teruelo (Aragono). La programon eblas legi en tiu ĉi ligilo: http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/337

Ĝi inkludas la programerojn de la kongreso mem (23-25 de junio), kaj ankaŭ de aliaj aktivadoj kiuj komenciĝos en la antaŭaj tagoj de la semajno, ĉu en Teruelo mem ĉu en Zaragozo aŭ Madrido. Inter ili, oni programis renkonton por novaj esperantistoj, lernantoj, aŭ ĝenerale tiuj kiuj neniam ĉeestis esperantistan renkontiĝon, la 22an de junio.

Se vi volas lerni la lingvon, praktiki, ĝui la etoson, kaj la vorto "Kongreso" timigas vin, tiu renkonto povas esti la pordo malfermita por iom post iom eniri la komunumon.

Vidu la detalojn ĉe: http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso

June 8, 2017

4 comentarios


[usuario desactivado]

    Tre interesa informo, dankon. Mi loĝas tre for el la kongreso (en Kordovo, Hispanio).

    Bonvolu, ne hezitu korekti min.


    https://www.duolingo.com/profile/tonyodb

    Bone skribite, ne necesas korekti vin lingve (nu, jes mistajpo: hezitu, ne hetizu)

    Nur ion mi devas korekti: Kordovo ne estas for el Teruelo :-) Fakte, venos kordovanoj al la Kongreso. Ĉu vi konas Chema-n? http://www.esperanto.es/hef/kongreso/listo-de-aligintoj Do, pripensu ;-)


    https://www.duolingo.com/profile/tonyodb

    Alguno me ha comentado que mejor poner algún texto en español, para los que no dominan del todo el esperanto.

    Dentro de un par de semanas va a haber varios encuentros, para los que quieran conocer el esperanto "real" y vivan en España o cerca, alguno de ellos pensado precisamente para "principiantes" y nuevos esperantistas.

    Aquí se explica todo: http://www.esperanto.es/hef/42-noticias-espanol/articulo/340-encuentros-de-hablantes-de-esperanto-nuevos-y-veteranos

    Nos vemos

    Aprende esperanto en solo 5 minutos diarios. Completamente gratis.