https://www.duolingo.com/profile/Kliphph

#freeBogatov – 19-a kaj 20-a de junio: Tutmonda alvoko al agado

#freeBogatov – 19-a kaj 20-a de junio: Tutmonda alvoko al agado: protestaj memfotoj – Rusiaj ambasadejoj

Dmitrij Bogatov, matematikisto kaj esperantisto, estis arestita la 6an de aprilo, surbaze de falsaj akuzoj, kaj riskas punon je 20 jaroj da malliberejo. Malmultaj opinias, ke Bogatov estis arestita, nur ĉar li havis, elirnodon de Tor en sia hejma servilo. Lia familio, amikoj kaj advokatoj petas internacian helpon por protesti kontraŭ tiu terura maljusteco, dum Dimitrij plu estas malliberigita.

<h1>freeBogatov ŝatus vidi manifestojn en la tuta mondo la 19an kaj 20an de junio 2017. Se vi estas proksime de ambasadejo aŭ konsulejo de Rusio, iru tien kaj memfotu vin antaŭ la konstruaĵo, menciante lian nomon. Se vi estas malproksime de rusiaj oficialaj ejoj, memfotu vin antaŭ loka rekonebla loko. Ekzemple, la Eiffel-turo en Parizo.</h1>

Poste, sendu la foton en tviteron per la kradvorto #freeBogatov, kaj ĝi estos diskonigita en la sociaj retoj. Aldonu mesaĝon laŭ via plaĉo, indiku vian urbon aŭ landon. Ni okupiĝos pri la cetero. Vi ankaŭ povas sendi mesaĝon anonime, kaj se vi preferas, vi povas ankaŭ kaŝi vian vizaĝon por protekti vian sekurecon. Via sekureco ĉiam estos nia ĉefa zorgo.

Kiu vi estas? Ĉu koncernata civitano, ĉu aktivulo, kodrompisto aŭ eble #Anonymous. Vi maltrankviliĝas pri la monda represio kontraŭ la aktivuloj, kiuj luktas por respekto de la privata vivo. Ni ne deziras, ke vi plenumu malobeeman agadon, aŭ kolektu homamason. Ni nur esperas, ke vi fotos vin, sola aŭ kun kelkaj amikoj. Tio estas simpla solidereca ago. Solidareco, kiu vere estas necesa en tia epoko

Kial protesti? Ni ŝatus, ke vi legu tion, kion Electronic Frontier Foundation kaj Acces Now skribis pri la situacio de Bogatov kaj ties impliko. access-now-and-eff-condemn-arrest-tor-node-operator-dmitry-bogatov-russia

Kien iri? Jen listo de ĉiuj diplomataj misioj de Rusio en la mondo

Amaskomunikila kontakto kaj organizanto Ksenia estas en rekta rilato kun la familio, amikoj kaj advokato de Bogatov, kaj taskita pri kunordigado de tiuj agoj. Retpoŝtadreso: ksenia@radicalcinema.org Tvitero: @edok_lotosov Jabber: xeniax@xmpp.ninja Fil: @ksenia_f

Retpaĝaro

Tvitero

Fejsbuko

June 19, 2017

1 Comment


https://www.duolingo.com/profile/eo_

Libera Folio: Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov http://www.liberafolio.org/2017/06/18/esperantistoj-kampanjas-por-liberigi-bogatov/

June 19, 2017
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.