1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. Mia Unua Esperanta Poemo - ko…

https://www.duolingo.com/profile/lyxnlion

Mia Unua Esperanta Poemo - konsilo bonvenas

Stelojn en la nokta ĉielo

Mi ekvidas tra mia fenestro.

Kion signifas ilia lumo?

Ĉu ili brilas por ĉiam, aŭ por nur unu nokto?

Iam mi konis la stelojn laŭnome,

Mi dancis sub stellumo ĉiunokte.

Mi aŭskultis la foran kanton sopire.

La steloj scias multajn aferojn, ĉu ne?

Kiam la mateno venas,

Mi foririnta estos.

Mi mian esperon forlasas

Steloj, ĉu vi ĝin protekti povas?

*Mi estas komencanto. Mi ekstudis esperanton antaŭ ses aŭ sep monatoj. Mi volas plibonigi kiel mi uzas esperantajn vortojn. Kaj, mi ofte skribas originalajn poemojn angle, tial tiu ĉi esperanta poemo estis skribita. Dankon. *

August 8, 2017

8 Comments


https://www.duolingo.com/profile/salivanto

Tre bone. Mi komentas cxiun detalon, sed atentu ke "cxiunokte" estu unu vorto. Alternative, diru "cxiun nokoton."


https://www.duolingo.com/profile/lyxnlion

Dankon! Mi komprenas kion vi diras. Mi redaktos ĝin.
Dankeme,
Lyxnlion


https://www.duolingo.com/profile/lyxnlion

Dankon! Mi volis verki ĉarman poemon. Via komento feliĉigas min.


https://www.duolingo.com/profile/fsoghomonian

Gratulon! Vi sukcesis verki senelizian esperantlingvan poemon! Tion, kiel kantoverkisto, mi strebas fari, trovante la elizion malestetika, sed malofte eblas kiam temas pri adaptoj de alilingvaj kantoj...


https://www.duolingo.com/profile/lyxnlion

Dankon! Mi provis verki la poemon zorgeme, kiel mi verkas en la angla. Mi ankaŭ trovas eliziojn malestetikaj. Tamen... iam necesas uzi ilin. Ne estas faĉila!


https://www.duolingo.com/profile/2_K_

Saluton, mi malkovris du mistajpojn: "Iam mi konis la steloj laŭnome" - mankas -n en "stelojn" "Steloj, ĉu vi ĝin proteki povas?" - mankas t en "protekti"


https://www.duolingo.com/profile/lyxnlion

Dankon! Mi redaktos ĝin. Ofte mi ne vidas etajn detalojn. Mi estas dankema!

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.