1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. Kial “ĝemelradikoj” estas ne…

https://www.duolingo.com/profile/eo_

Kial “ĝemelradikoj” estas necesaj?

Esperanto havas kelkajn “ĝemelradikojn”:

  • biologi’ por biologio kaj biolog’ por biologo
  • geografi’ por geografio kaj geograf’ por geografo k.t.p.

Ĉu nur unu radiko ne estus sufiĉa? Kial ne biologiisto kaj geografiisto anstataŭ biologo kaj geografo? (Ja oni ne uzas “kemo”-n anstataŭ “kemiisto”).

Ĉu estas reala neceso por tia duobligado?

September 26, 2017

4 Comments


https://www.duolingo.com/profile/salivanto

Al via lasta demando, mi respondas ke ne gravas. Esperanto havas ilin. Laŭ mi, la celo de tiuj forumoj en Duolingo estas por helpi lerni la lingvon. Por lerni Esperanton, necesas lerni "biologo" kaj "biologio."

Laŭ mi, pli trafa ekzemplo estas:

  • poemo
  • poeto
  • poezio

Pli ĝena ekzemplo estas:

  • inĝeniero
  • inĝenierio

Kaj la plendado povas daŭrigi senfine

  • horizonto/horizontala
  • turismo/turisto

Al via unua demando, mi respondas ke tiuj vortoj ekzistas en Esperanto ĉar tiuj vortoj jam ekzistas en la internacia vortstoko kaj aŭtomate ekzistas en Esperanto laŭ la 15a regulo.

15 - La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

September 26, 2017

https://www.duolingo.com/profile/eo_

Dankon, salivanto!

  1. Jes, sendube, lernantoj devas lerni "biolog/o" kaj "biologi/o" k.t.p. Tamen studado ne estas nur mekanika imitado. Kompreni “kial estas tiel” estas ne malpli grava afero ol memori “kiel estas” (precipe en la kazo de planlingvo).

  2. Poet/o, poezi/o, poem/o estas ĉarmaj etaj vortoj kaj mi neniam anstataŭigus ilin per vers-devenaj aglutinaĵoj: vers/aĵ/verk/ist/o (vers/aĵ/far/ant/o), vers/ec/o, vesr/eg/aĵ/o. (Kvankam “versisto” sonas bele, ĉu ne?) Sed en la kazo de “inĝenieri/o” mi certe preferus “inĝenier/ad/o” aŭ “inĝenier/art/o”.

  3. Mi pensas ke “ĝemelradikoj” en ia senco estas similaj al “pseŭdosufiksoj” pri kiuj Zamenhof scribis en “Lingvaj Respondoj” (Respondo 55):

“Tiaj formoj, kiel ekzemple «redakcio», «civilizacio» estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la §15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj «fremdaj» fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj «pure esperantaj»; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la §15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj «pure Esperantaj». Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: «evolucio» kaj «evoluo»); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian «embarason de riĉeco», ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa. “

September 27, 2017

https://www.duolingo.com/profile/salivanto

Pri via dua punkto, mi simple asertas ke oni povus fari malpli balastan skemon pri tiuj tri ideoj. Eventuale io tia:

  • poeto - poeziisto - poemisto
  • poemo - poeziaĵo - poetaĵo
  • poezio - poemarto - poetado
September 27, 2017

https://www.duolingo.com/profile/eo_

Ho, jes! Tre bonaj ekzemploj!

September 27, 2017
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.