https://www.duolingo.com/Orbaleno

Studi lingvon el du lingvoj

Saluton, mi pardonpetas ke mi ne parolas la hispanan, fakte mi volas lerni ĝin, pro tial mi uzas ĉi tiun kurson. Mi rimarkis ke ne plaĉas al Duolingo lerni la saman lingvon el du malsamaj lingvoj (en ĉi tiu kazo, mi lernas esperanton el kaj la hispana kaj la angla).

Ekzemple, ofte miaj flagaj bildetoj (apud mia kaŝnomo) de la anglaj kursoj malaperas kiam mi uzas la hispanajn kursojn, kaj kontraŭe. Ankaŭ, mia uzantoprofilo ne montras la kurson "esperanto el la hispana". Sekve mi ne scias kiom da poentoj mi bezonas por plialtigi la nivelon! Ho ve! Mi ŝercas, la problemo kutime ne gravas, tamen mi zorgas ke unu el miaj kursoj iam tute malaperos.

Ĉu iu alia havis la saman problemon?

Dankon.

February 14, 2018

4 comentarios


https://www.duolingo.com/alundo

Saluton Ne, mi ne havas tiun problemon. Mi provas lerni esperanton el la hispanan. Fakte, mi provas lerni esperanton kaj la hispanan... Kial voli lerni el du malsamaj lingvoj? Tio ne helpas, mi kredas. Kaj mi komprenas kial la strigo estas perdata... Ĉiaokaze, bonan kuraĝan !

February 15, 2018

https://www.duolingo.com/victonio.torres

Si, tengo el mismo problema. Pero dudo que desaparezca nada, no te preocupes, creo que es solo la interfaz de la página. - Hope I had translated correctly - Jes, mi havas la saman problemon. Sed mi dubas ke nenio malaperas, ne maltrankviliĝu, mi pensas ke ĝi estas nur la interfaco de la paĝo.

March 22, 2018

https://www.duolingo.com/Dupont.

Saltuon kaj ne, mi ne havas via problemon.

June 10, 2018

https://www.duolingo.com/rebotante

Nenio okazas, la poentoj ne malaperas, vi povas praktiki en ambaŭ lingvoj

April 29, 2018
Aprende esperanto en solo 5 minutos diarios. Completamente gratis.