https://www.duolingo.com/KenCollins0

Mi provis skribi historion por vi

La Ŝerco de Timĉjo

La du viroj, kiuj estis bonaj amikoj antaŭ multaj jaroj, marŝis laŭ longa vojo tra la arbaron. Dum la marŝado, ili paroladis unu kun alian pri pluraj temoj. Liaj temoj ne plu gravas. Ili finfine alvenis ĉe la rando de la arbaro ekde kie oni povus vidi urbeton en la malproksimeco. Tiu urbeto estis ilia celo.

Tomĉjo faligis sian dorsosakon surgrunden kaj klinis sin kontraŭ arbon. Post tio li malrapide sidiĝis. Timĉjo staris, ankoraŭ portante sian dorsosakon. Dum mallonga tempo ili silente rigardis ilian medion.

Timĉjo tuj diris al Tomĉjo, “Ho, Tomato, ĉu vi venos kun mi?”

Tomĉjo diris, “Ha ha. Ne estas amuza ŝerco. Vi tre bone scias ke mia nomo estas Tomaso, ne Tomato. Tamen mia respondo estas ne, ne tuj. Mi devas ripozi ĉi tie nur mallongan tempon. Mi estas laca pro la longa marŝado tra la arbaron. Vi povas iri sole dum mi ripozas sub ĉi tiu arbo. Ne maltrankviliĝu, mi sekvos vin baldaŭ.”

Timĉjo ŝultrolevis, "Mia dua ŝerco estos pli amuza." Ĉar ne necesas diri ion ajn pli, li senvorte iris for.

Tomĉjo ekdormis senvole profunde, ĝis la birdaj kantoj vekis lin. Li pensis ke estas preskaŭ la mateno de la proksima tago! Li timis ke li ne povus denove trovi sian amikon ĉar li ne konis la regionon. Tamen, li levis sian dorsosakon kaj ekiris en la direkton de la urbeto.

Post mallonga tempo li tuj vidis ion kio aspektis kiel fluganta subtaso! Ne! Li pensis, ne eblas! Tamen tuj estis la kosmoŝipo surgrunde antaŭ li, kaj multaj eksterteranoj elŝipiĝis kaj venis al li. La koro de Tomĉjo frapis tre rapide, kaj li apenaŭ povis spiri. Unu de la malgrandaj verdaj homoj diris al li, “Ni elektis vin prezidanto de tiu ĉi planedo. Diru al ni kiel ni servu vin.”

“Ili elktis min?” li pensis al mem. “Ili ne povas fari tiun. Se mi estus prezidanto de la tero, la popolo de la tero devus elkti min, kaj tiu nek okazis nek okazus, kaj neniam okazos.”

“Vi faris eraron,” li diris al la malgranda verda homo kiu ŝajnis esti la ĉefo. “Mi nur estas malgranda, malgrava homo, kaj la tero ne havas unu ĉefon, nur plurajn malagrablajn politikistojn.”

Ili kliniĝis antaŭ lin, kvazaŭ li estus reĝo. La ĉefo diris, “Ni elektis prave. Jen la plej humila estulo inter ni, kaj sur ĉi tiu planedo!” Tomĉjo kriis, “Estas eraro! Mi ne estas grava! Mi nur estas tute malgrava homo!”

Tuj vekis lin sia amiko Timĉjo. “Vi revas. Vi estas grava por mi, ĉar vi estas mia plej bona amiko!” Tomĉjo ruĝiĝis kaj demandis, “Kioma horo estas?” Timĉjo respondis, “Mi ĵus lasis la arbaron, rimarkis ke vi ne estis kun mi, kaj tuj revenis. Vi dormis, kaj mi vekis vin. Do vi dormis nur kvin aŭ dek minutojn, ne pli longe.”

Tomĉjo rakontis al Timĉjo pri la revo. Timĉjo ridis senĉese, “Tia freneza revo!”

Ili iris al la urbeto, ŝercante kaj ridante la tutan tempon pri la revo. Post kiam ili alvenis en la urbeto, ili vidis ĉe la stratangulo tre grandan grupon de malgrandaj verdaj homoj! Tomĉjo ekkriis! “Mia revo estis vera! Ĉio en mia revo vere okazis!”

Timĉjo rigardis lin serioze. “Mi diris al vi ke la loĝantaro de la urbeto estas malsama ol ni.”

“Malsama!” ekkriis Tomĉjo, “La malsameco ne povus esti pli granda.”

La teruro nur kreskas en Tomĉjo, sed ĵus tiam Timĉjo kruis lian dekstsran ŝultron kaj denove vekis lin. Li sidis ankoraŭ sub la arbo, nenio en sia revo estis okazinta. Tomĉjo parolis pri la revo en revo, kaj Timĉjo ridetis. “Ni iru en la urbeton. Ni devas alveni antaŭ sunsubiro, ĉar ni ne povos vidi la vojon mallume.”

Ili eniris la urbeton. Grandega grupo de malgrandaj verdaj homoj atendis ilin! Tomĉjo timegis kaj rigardis la vizaĝon de Timĉjo. Timĉjo nur ridetis!

Tomĉjo pensis ke Timĉjo denove vekus lin, sed li diris anstataŭ, “Ili estas ĉiuj viaj amikoj! Mi ne imagis ke vi povus forgesi ke hodiaŭ estas via naskiĝtago. Jen la festo! Ili portas kostumojn ĉar sciencfikcio plaĉas al vi!”

Tomĉjo svenis.

June 24, 2018

5 Comments


https://www.duolingo.com/Ponola

Dankon por la amuza rakonto! Ĉu vi skribis ĝin mem? Estas bona!

June 25, 2018

https://www.duolingo.com/KenCollins0

Jes! Dankon al Duolingo, mi povis skribi ĝin mem.

June 25, 2018

https://www.duolingo.com/lernejano

Dankon! Estas bone.

June 26, 2018

https://www.duolingo.com/krokro4

Estus amuze havi lokon, kie oni povus publikigi siajn esperantajn rakontetojn kaj ricevi komentojn, kaj ĉiu povus voĉdoni por la preferataj rakontetoj. Ĉu ekzistas retejo aŭ socia reto por fari tion?

June 29, 2018

https://www.duolingo.com/KenCollins0

Kial ne faras ĝin Duolingo? Tiu estus nova kategorio preter Discussions

June 29, 2018
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.