https://www.duolingo.com/Holli67

Mi ne rajtis verki prijuĝon en Esperanto ĉe Amazon

  • 25
  • 25
  • 25
  • 25
  • 10
  • 1224

Mi ĵus aĉetis esperantan libron ĉe Amazon kaj pensis, ke tiu estus leginda por aliaj esperantistoj. Do mi verkis prijuĝon, kompreneble en Esperanto, sed Amazon ne publicis ĝin. Anstataŭe ili sendis retpoŝton al mi kaj diris, ke mia prijuĝo pekus kontraŭ la direktivojn de Amazon. Tiu estas ridinda. Ĉu mi rajtas verki prijuĝon en la germana? Jes. En la angla? Jes. En la franca? Verŝajne ankaŭ jes. Libro skribita en Esperanto estas nature interesa por homoj, kiuj parolas Esperanton. Do, Amazon volonte vendas librojn en fremdajn lingvojn, sed ne akceptas prijuĝojn pri tiuj en la sama lingvo. Estas tre bedaŭrinda afero. Ĉu vi havas similajn spertojn?

October 30, 2018

5 Comments


https://www.duolingo.com/kukurbofantomo

Interese. Mi ĵus skribis kelkajn vortojn pri La Eta Princo en Amazon, do mi vidos tion, kio okazos. Mi pensas, ke antaŭe mi vidis kelkajn recenzojn en Esperanto en Amazon.

October 30, 2018

https://www.duolingo.com/kukurbofantomo

Ili sendis al mi la saman retmesaĝon, kaj ne afiŝis la recenzon.

ĝisdatigo: Mi komunikis kun Amazon pri ĉi tiu afero, kaj ili respondis:

Golmei Gxxxxxxx: I understand how important that review is even I depends a lot on review while shopping online, I will escalate the issue to our community review team and they will get back to you within 1-2 business days and you will be able to post your review.

October 30, 2018

https://www.duolingo.com/Skapata
  • 8
  • 6
  • 4
  • 3
  • 3
  • 2
  • 2

They will copy and paste the message on Google Translate and read the translation before approving. :D

November 3, 2018

https://www.duolingo.com/EsperantoHundo

Ĉu vi uzis ligilon en via prijuĝo?

November 7, 2018

https://www.duolingo.com/Markchjo
  • 16
  • 12
  • 11
  • 10
  • 5
  • 3
  • 2
  • 2
  • 2
  • 2
  • 13

Eble ili ne komprenas la esperantan kaj ne povas eldoni ion se ili ne kapablas kontroli la enhavojn...

November 11, 2018
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.