1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. Gaja leganto per esperanto

https://www.duolingo.com/profile/Enethir

Gaja leganto per esperanto

Saluton karaj Duolinguloj :-)

Mi lastatempe legis Gaja leganto per esperanto, el P.E. Schwerin, kaj mi trovis tion tre amuza.

Tio estas unu libro, kiu enhavas etajn amuzaĵojn en sia unua parto. Tre etajn amuzaĵojn. Tio estas grava: tri, kvar teksta linio per amuzaĵo, do malmulte da novaj vortoj per parto. Se vi ne ŝatas studi longajn tekstojn, aŭ pensas ke vi ne povas legi unu tutan libron, tio certe estas por vi.

La aliaj partoj estas pli longaj: anekdotojn, ekzemple, povas daŭri unu paĝon. Matematikaĵoj ne estas tre amuza, laŭ mi. Sed mi ŝatis legi pri proverboj! Finfine, pri la vortludoj, mi sendube devas esti pli flua en Esperanto, ĉar mi apenaŭ komprenas tion.

Ĝis!

March 1, 2019

6 Comments


https://www.duolingo.com/profile/TJF707015

Multan dankon! Mi tre volas trovi bonajn rimedojn por lerni Esperanton, sed mi ne havas la tempon por legi longajn librojn. Cxi tiu sxajnas esti tre bona libro por mi


https://www.duolingo.com/profile/Markchjo

La unua paĝo el tiu libro enhavas la vortojn "Dua libro". Ĉu vi scias se la "Unua libro" estas ie ajn?


https://www.duolingo.com/profile/Enethir

Bedaŭrinde, mi ne scias...


https://www.duolingo.com/profile/falkego

Mi legis tiun libron kaj estas tre interesa. Dankon por disdoni viaj komentoj pri gxi.

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.