- Fórum >
- Tópico: Esperanto >
- "Neniu kabeos pro tio."
4 Comentários
KABEI estas neologisma vorto treege negativa, kiu havas nenian esencon utilan. Vorto kiu neniam devus esti kreita.
Ĵargonoj ne utilaj ne devas esti instruataj al komencantoj.
Pere de tiu vorto, oni forviŝas ĉiujn kvalitojn de Kazimierz Bein, kaj enfokusiĝas nur en ties forlaso el la esperanta idealo.
El biografio elstarega, oni fortondas kaj reliefigas nur la plej bedaŭran parton, kaj tiel oni kreis la malfeliĉan vorton KABEI. Poste oni eble kreos la Ligon de la Kabeistoj, ktp.
Ĝi estas vorto kiu instigas al forlaso...