1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. Japanaj esperantistoj volas k…

https://www.duolingo.com/profile/Makoto_Ninja

Japanaj esperantistoj volas konstrui novan kurson de Esperanto por japanlingvanoj.

Japanaj esperantistoj estos endanĝerigata specio kelkaj jaroj poste. Plejparto de lertaj esperantistoj jam estas maljunuloj. Nun Oni povas kalkuli je ilia subteno. Tamen, post tri jaroj estos malfacile havi ilian helpon. Ni devas komenci nun. Mi kredas, ke Duolingo estas unusola solvo por daŭrigi japanan Esperantujon. Ni vere frontas seriozan problemon.

August 10, 2019

6 Comments


https://www.duolingo.com/profile/carbsrule

Kiel ni povas helpi vin?


https://www.duolingo.com/profile/Makoto_Ninja

Dankon pro via morala subteno. Vi legis mian proponon kaj ĝi estas sufiĉa.


https://www.duolingo.com/profile/jacob39

Mi sugestas ke vi komencu traduki la Zagreb-Metodan kurson al La Japana lingvo. Ĝi estas malfermitakoda projekto kreita de esperantistoj. La dosieroj por la Japana jam ekzistas ĉe Github. La frazoj oni nur bezonas traduki per Japana-Angla lingvisto. Ĉi tiu projekto donos al vi multan sperton. La progamistoj helpos vin. La kurso jam funkcias en 25 lingvoj sed ne La Japana.

https://learn.esperanto.com

Ankaŭ la lernu-retejo estas nur 55% tradukita en La Japana. Tiu retejo ankaŭ postulas tradukintojn.


https://www.duolingo.com/profile/Makoto_Ninja

Dankon pro via informo. Zagreb-metodo estas iomete malfacila por komencantoj, mi pensas. Pri Lernu mi konas personojn kiuj konstruas la kurson. Mi kredas, ke en Japanio Duolingo estas konata. Tamen, aliaj kursoj bedaŭrinde ne estas konataj.


https://www.duolingo.com/profile/RobertHans782160

Sendube tiu povus helpi, sed la mondo ne finiĝas sur Duolinguo.


https://www.duolingo.com/profile/Patty_L

Tiu retejo eble povas helpi vin. Estas retejo por lerni lingvojn. Ĝi havas Esperantan kurson. Oni povas alŝuti legaĵojn kaj sonon.

LingQ

Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.