https://www.duolingo.com/profile/makoto.fukuda

Ĉu iu komencis lerni la latinan lingvon per Duolingo?

Probable por esperantistoj la Latina lingvo estas pli facila ol la klingona lingvo. Sed, oni diras, ke la Latina estas komplika.

September 1, 2019

3 Comments


https://www.duolingo.com/profile/karasu4

Latino estas komplika lingvo, jes, sed ankaŭ logika, regula kaj sistema. Mi lernis Latinon antaŭ ol mi lernis Esperanton, kaj ĝi vere helpis al mi kompreni la Esperantan gramatikon.

Nun, la nova kurso de Latino ĉi tie estas tiom mallonga ke oni ne povas vere lerni la lingvon uzante nur Duolingo. Espereble oni aldonos pli da lecionoj baldaŭ, sed se oni vere deziras lerni Latinon, mi rekomendas ke oni uzu bonan lernlibron. Troviĝas lernibro interrete ĉi tie: https://www.gutenberg.org/files/18251/18251-h/index.html

September 1, 2019

https://www.duolingo.com/profile/lectroidmarc

Jes, mi. Mi ĉiam scivolis pri la Latino, do kiam Duolingo komencis la kurson, mi komencas ĝin.

Mia vojaĝo kun lerni Esperanto montris al mi ke oni devus uzi pli ol nur Duolingo por lerni lingvojn, do por Latino mi intencas uzi Duolingo kiel nur parto de mia instruo.

September 2, 2019

https://www.duolingo.com/profile/bicolingo

La latina lingvo ja estas gramatike malfacila, sed se oni konas Esperanton, oni jam konas multajn latinajn vortojn, cxar la esperantaj radikoj estas cxefe latinaj.

September 3, 2019
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.