1. Forum
  2. >
  3. Topic: Esperanto
  4. >
  5. Se mi diras "Fermi la Vendejo…

https://www.duolingo.com/profile/Hxvan

Se mi diras "Fermi la Vendejon", ĉu vendejo bezonas la akuzativon?

  • 1302
September 22, 2019

3 Comments


https://www.duolingo.com/profile/karasu4

Jes. 'fermi' estas transitiva verbo.

Sed 'fermi la vendejon' ne estas kompleta frazo. Vi povas diri

'Ili devis fermi la vendejon'

'Fermu la vendejon!'

'Mi fermos la vendejon'

ktp.

September 22, 2019

https://www.duolingo.com/profile/Hxvan
  • 1302

Dankon.

Noto: Ĉi tiu frazo estas kiel "bonan tagon". La kompleta frazo estus

Je la dek unua mi devas fermi la vendejon.

Do "Fermi la Vendejon" estas ĝusta.

September 22, 2019

https://www.duolingo.com/profile/LeeMiller9

Via kompleta frazo estas ĝusta kaj en ordo, sed "Fermi la vendejon" kiel aparta frazo ne vere havas signifon. Ĝi tute ne estas kiel "bonan tagon".

Povus okazi en konversacio, kun klara kunteksto:

Kion vi devas fari nun? Fermi la vendejon.

September 27, 2019
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.