Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/Sahaquiel9102

A funny Fact about Esperanto Course for English Speakers

Sahaquiel9102
  • 14
  • 11
  • 10
  • 6
  • 6
  • 3

Mi estas esperantisto jam de longe. Mi partoprenis plurajn naciajn kongresojn, la Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Brazilo, kaj eĉ dum vojaĝo al Meksiko mi profitis por paroli kun Martin Schäffer, nuna Ĝenerala Sekretario de UEA. Ankaŭ mi ekzameniĝis dufoje kaj sukcesis la KER-Ekzamenon je niveloj B2 kaj C1.

Komence mi dubis ĉu komenci la kurson de Duolingo, ĉar mi jam la lingvon regas, sed nu, finfine mi decidis provi ĝin. Mi volis ekzameniĝi kaj tiel plenumi la arbon kiel eble plej rapide kaj strebomanke. Sed ne eblis. Kvankam mi taksas mian regadon de la angla pli ol sufiĉe bona, malgrandegaj "typos" malhelpis min plenumi la taskon. Vere simplaj eraroj.

Eble tio helpos min lerni pli la anglan (mi jam lernas iom la anglan, pere de la kurso de norvega per angla), eble mi rezignos pri la kurso (almenaŭ ĝis kiam ĝi aperos por hispanparolantoj), sed ne gravas. Vere grava estas la ekzisto de ĉi-kurso, kaj mi dankas pro ĝi.

Dankon al ĉiuj kiuj helpas disvastigi la lingvon per ĝi, kaj espereble baldaŭ ĝi aperos en plena versio.

(Se necese, bve alangligu la tekston)

18
3 years ago

7 Comments