Duolingo is the most popular way to learn languages in the world. Best of all, it's 100% free!

https://www.duolingo.com/amuzulo

Ĉu vi loĝas en Vroclavo (Wrocław)?

amuzulo
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 3
  • 2

Saluton, mi estos en Vroclavo (Pollando) ĉi-semajnfine kaj ŝategus renkonti iujn el niaj lernantoj tie. Mi liberos tuttage sabate kaj dimanĉe-matene kaj -fruposttagmeze. Aŭ respondu ĉi tie aŭ kontaktu min per mia profila muro se vi interesiĝas amuziĝi esperante aŭ angle, aŭ se vi volas aŭdi kiom malbone mi parolas pole. ;)

Hey, I'm going to be in Wrocław (Poland) this weekend and would love to meet some of our students there. I'll be available all day Saturday and on Sunday morning and early afternoon. Either reply here or contact me on my profile wall if you're interested in hanging out in Esperanto, English, or if you want to hear how badly I speak Polish. ;)

3 years ago

4 Comments


https://www.duolingo.com/mar_ad
mar_ad
  • 15
  • 12
  • 8
  • 8
  • 6
  • 4
  • 3
  • 2

Jes ja, mi loĝas en Vroclavo :) Sed mi estas ankoraŭ komencanto kaj fakte mi neniam parolis Esperanton, do mi imagas ke mia parolata lingvo estas tre terura :) Mi scias ke en Vroclavo ekzistas Esperantaj asocioj, Silezia Esperanto-Asocio kaj Studenta Esperanto-Klubo "Aŭroro" kaj mi supozas ke ili ankaŭ volus renkonti vin. Mi ne konas ilin persone, sed jen ilia retpaĝaro: http://eo.wroclaw.pl Se vi volus, vi eble povus kontakti ilin. Eble ni povus renkonti en pli granda grupo :) Mi esperas ke mi estos libera plejparte de la semajnfino, almenaŭ vespere.

Do, espereble, ĝis semajnfine :) (Ĉu mi skribis tion bone?)

Mi ankaŭ esperas ke ĉi tia mesaĝo estas komprenebla :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/amuzulo
amuzulo
Mod
  • 15
  • 13
  • 12
  • 10
  • 9
  • 6
  • 6
  • 3
  • 2

Ĉu vi scias, ke vi ĵus skribis al mi en perfekta Esperanto?! Nu, la solaj eblaj eraroj estas "ĉi tia mesaĝo" anstataŭ "ĉi tiu mesaĝo" kaj "ni povus renkonti" anstataŭ "ni povus renkontiĝi".

Nu, mi ĉiukaze jam renkontos aliajn esperantistojn en Vroclavo, do vi povus aliĝi al nia grupo. Skribu al mi: chuck(ĉe)chucksmith.de kaj ni vidu kion ni povos aranĝi. :)

3 years ago

https://www.duolingo.com/mar_ad
mar_ad
  • 15
  • 12
  • 8
  • 8
  • 6
  • 4
  • 3
  • 2

Dankon :) Do, mi skribu al via retpoŝtadreso baldaŭ. Ĝis!

3 years ago

https://www.duolingo.com/mbalicki
mbalicki
  • 16
  • 14
  • 5
  • 4
  • 3
  • 3

Estos vi en Vroclavo? Bonege!

Mi ne scias kiom da tempo havos mi semajnfine (domaĝe, komenciĝis ekzamena sesio por mi je la Universitato), sed konas mi homoj el la Studenta Esperanto-Klubo „Aŭroro”. Eble vi povus kontakti kun ili (ĉe la Vizaĝlibro aŭ retpoŝte)? Mi estas nur komencanto, sed se mi trovos tempon, mi volonte partoprenos. :)

Mi skribos al vi ĉe la Vizaĝlibro, ĉar mi vin tie trovis. :)

3 years ago