"That kind of rule is necessary."

Translation:Tia regulo estas necesa.

July 31, 2015

5 Comments


https://www.duolingo.com/benulo

"Regulo" ne estas ulo, ĉu ne? Estas stranga afero...

November 9, 2015

https://www.duolingo.com/jc_eca03

Yes, you are right. Some affixes conflict with root words (that is from Latin, i think). Like "regel" in German. And "regra" in Portuguese.

But see, that was an Herculean task for Zamenhof to evit this kind of conflicts. I think he has done very well.

August 25, 2016

https://www.duolingo.com/kbalara

Kio estas la diferenco inter normo kaj regulo

July 31, 2015

https://www.duolingo.com/kbalara

?

July 31, 2015

https://www.duolingo.com/mihxal

regul/o. Tio, kio estas difinita por gvidi la agadon, konduton, studon, verkadon ks; tio, kio diras, kion oni faru en difinita okazo: regulo de konveneco; religiaj reguloj de komunumo; kiel leĝon mi rigardas nur la regulon «agu kun aliaj, kiel vi deziras, ke oni agu kun vi»; ne ekzistas regulo sen escepto; la reguloj de la ludo; doni jam nun kategorian regulon por la skribado de nomoj; la regulo de la akcento; ∆ la regulo de tri (metodo trovi per rezonado unu el la kvar nombroj a, b, c, d, tiaj, ke a/b = c/d, kiam la tri aliaj estas konataj).

normo 1 Ordinara, laŭregula stato, ĝenerale rekonata kiel modelo: sekvi la sociajn normojn; tiu presartisto forte dekliniĝis de la normo. 2 ⚖ Preskribo aŭ regulo en ĝenerale aplikebla leĝo aŭ ekvivalenta akto: internacijuraj, kriminaljuraj normoj; normo, kiu reguligas la efektivigon de sankcioj. 3 Ĝenerale rekonata k ofte leĝe difinita regulo pri minimuma nivelo de produktokvalito, sekureco, higieno ks: normoj pri sekureco en minejoj, pri la lumiloj de aŭtomobiloj. 4 Regulo, difinanta la kondiĉojn de produktado de objekto aŭ de prilaborado de substanco, kies uzadon oni volas unuecigi tiel, ke tiuj objektoj aŭ substancoj estu interŝanĝeblaj: normoj pri laminataj feroj, pri seruroj, pri fenestrokadro; normoj pri klasifikado, pri sekureco, pri rendimento. 5 Modelo, kompare kun kiu oni juĝas la ĝustecon de la samspecaj produktaĵoj: la normoj povas garantii la ĝustajn dimensiojn de objekto aŭ ĝian egalan kvaliton; toleri koeficienton de nekonformeco al la normoj. ☞ etalono, ŝablono, tipo. 6 ∆ (pp vektora spaco) Funkcio sur la spaco, kiu ĝeneraligas la nocion de longo: la eŭklida normo de (2, 3) estas √13.

July 31, 2015
Learn Esperanto in just 5 minutes a day. For free.